Kvanto de viktimoj de la unua mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombejo en Douaumont de la Franca Armeo, kiu enhavas restaĵojn de francaj kaj germanaj soldatoj kiuj mortis dum la Batalo de Verdun en 1916.

La diversaj nombroj de viktimoj de la unua mondmilito dependas el la fontoj kaj konsideroj pri kiuj mortintoj (vunditoj, forpelitoj ktp.) rilatas rekte al la milito aŭ ne. Ĝenerale oni konsideras, ke dum lukto mortis naŭ milionoj (po ses mil ĉiutage), kio estas multege pli ol antaŭaj militoj. Ekzemple oni komparu kun la Napoleonaj Militoj en kiuj mortis ĉirkaŭ du milionoj da personoj laŭlonge de 25 jaroj! Terure estas konsideri, ke mortis, krom luktintoj ĉirkaŭ 12 milionoj da civiluloj konsekvence de la milito: genocidoj, malsatego, bombadoj, ŝipvrakoj, amasaj elpeladoj, epidemioj...

Ĉar ekde la printempo de 1918 etendiĝis kaj tra Eŭropo kaj transoceane la nomita hispana gripo. En Berlino, VienoParizo estis miloj da viktimoj. En Londono la gazetaro informis, ke en oktobro jam estis mortintaj 2,225, tio estas pli ol dummilite sub bombado. Totale oni parolas pri pli ol 40 milionoj da mortintoj: ĉirkaŭ 15 milionoj en Hindio,3 % el la total apopulacio en Madagaskaro, en Italio ĉirkaŭ 400,000; en Hispanio ĉirkaŭ 300,000.[1]

Mortintaj soldatoj aliancanaj[redakti | redakti fonton]

Mortintaj soldatoj de la centraj potencoj[redakti | redakti fonton]

Mortintaj civiluloj[redakti | redakti fonton]

Individuaj viktimoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David Solar, “La revancha de los vencedores” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 30-35. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.
  2. Por la tuta statistiko de mortintoj [1] Arkivigite je 2021-09-14 per la retarkivo Wayback Machine