Kvar-Minaretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar-Minaretoj
Cārminār
monumentomoskeo
Map
Kvar-Minaretoj
Bazaj informoj
Loko Hajderabado
Geografia situo 17° 21′ 42″ N, 78° 28′ 29″ O (mapo)17.3616069278.47465723Koordinatoj: 17° 21′ 42″ N, 78° 28′ 29″ O (mapo)
Religia aliĝo Islamo
Jaro de konsekro 1591
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Mir Momin Astarabadi[1][2]
Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo Hindo-Islama arĥitekturo
Karakterizaĵoj
vdr

La Kvar-Minaretoj (telugue చార్మినార్, IAST: Cārminār, Hunter: Charminar; urdue چار مینار) estas monumento troviĝanta en Hajderabado, en ŝtato Telangano de Barato. Konstruita en 1591, la konstruaĵo estas simbolo de Hajderabado kaj oficiale inkluzivita en la emblemo de Telangano.[3] La longa historio de Kvar-Minaretoj inkluzivas la ekziston de moskeo sur ties pinta etaĝo dum pli ol 425 jaroj. Dum ambaŭ historie kaj religie grava, ĝi estas ankaŭ konata pro siaj popularaj kaj homplenaj lokaj merkatoj ĉirkaŭigantaj la strukturon; ĝi iĝis unu el la plej vizitataj turismaj allogoj en Hajderabado. Kvar-Minaretoj eĉ gastigas multenombrajn festojn, kiel Īd-ul-adha kaj Īd al-Fitr,[4] ĉar troviĝas apude al ĉefa moskeo de la urbo, la Makah Masĝid.

La loko sur kiu la Kvar-Minaretoj staras troviĝas sur la orienta bordo de rivero Musi.[5] Okcidente situas la Bazaro Lād kaj, sudokcidente, la ornamriĉa Makah Masĝid el granito.[6] Ĝi estas enlistigita kiel arĥeologia kaj arĥitektura trezoro en la oficiala listo de monumentoj preparita de la Arĥeologia Servo de Barato.[7] La esperanta nomo estas traduko kaj kombinaĵo de la urduaj vortoj chār kaj mīnar, signife «kvar kolonoj»; la samnomaj turoj estas ornamriĉaj minaretoj kunigataj kaj subtenataj de kvar grandaj arkaĵoj.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kvina reganto de la dinastio Qutb Shahi, nome Muhammad Quli Qutb Shah, konstruis la Kvar-Minaretojn en 1591 post movi sian ĉefurbon de Golkonda al la lastatempe formita urbo Hajderabado.

Kvar-Minaretoj, Char Kaman kaj Gulzar Houz, fotitaj de Lala Deen Dayal en la 1880aj jaroj

La Arĥeologia Servo de Barato, la nuna prizorganto de la strukturo, mencias ĝin en siaj dokumentoj: «Ekzistas diversaj teorioj koncerne al la celo por kiu Kvar-Minaretoj estis konstruita. Tamen, oni ĝenerale konjektas ke Kvar-Minaretoj estis konstruita ĉe la centro de la urbo, por memorfesti la ĉesigon de plago», mortiga malsano kiu larĝe disvastiĝis ĉe tiu tempo.[8][9] Laŭ Jean de Thévenot, franca veturanto de la 17-a jarcento kies rakonto kompletiĝis kun la haveblaj persaj tekstoj, la Kvar-Minaretoj konstruiĝis en la jaro 1591 n.e., por memorfesti la komencon de la dua islama jarmila jaro (1000 AH). La evento estis festita ege kaj larĝe en la islama mondo, kaj tiel Qutb Shah fondis la urbon de Hajderabado por festi la eventon kaj memorfesti ĝin kun la konstruo de ĉi tiu konstruaĵo.[10][11]:17–19

La konstruo komencis en 1589 kaj kompletiĝis post du jaroj kun kosto de 9 lakh-oj rupioj, kiu estis ĉirkaŭ 2 lakh-oj de oraj moneroj en tiuj tempoj. Ĝi pezis laŭdire ĉirkaŭ 14 000 tunojn kun profunda fundamento de minimume 30 piedoj. En 1670, minareto falis post esti frapita de fulmo. Ĝi estis tiam riparita ĉe kosto de ĉirkaŭ 58 000 rupioj. En 1820, iu parto de ĝi estis renovigita de Sikandar Jah ĉe kosto de 2 lakh-oj rupioj.

La Kvar-Minaretoj konstruiĝis ĉe la interkruciĝo de la historia komerca vojo kiu konektas la urbon al internaciaj merkatoj per la havena urbo de Machilipatnam.[12]:195 La Malnova Urbo de Hajderabado estis desegnita kun la Kvar-Mineratoj kiel ties centra nabo.[13] La urbo disvastiĝis ĉirkaŭ la Kvar-Mineratoj en kvar diversaj kvadrantoj kaj ĉambroj, disigitaj laŭ la starigitaj kolonioj. Norde de Kvar-Mineratoj troviĝas la Kvar-Pordegoj, konstruita laŭ la ĉefa direkto.[10][12][14][15]:170 Suplementaj eminentaj arĥitektoj de Persio ricevis invitojn por evoluigi la urban planon. La strukturo celas servi kiel moskeo kaj madraso. Ĝi sekvas la Hindo-islaman arĥitekturan stilon, sed eĉ inkluzivas persajn arĥitekturajn elementojn. Laŭdire, oni kreis ekzemplon de la Kvar-Mineratoj ĉe la tombejo Dabirpura/Nagaboli antaŭ la reala konstruo.

Historiisto Masud Hussain Khan asertas, ke la konstruo de Kvar-Mineratoj kompletiĝis en la jaro 1592 kaj ke estis la urbo Hajderabado kiu vere fondiĝis en la jaro 1591.[16]:4 Laŭ la libroj «Tagoj de la amata», Qutb Shah konstruis la Kvar-Mineratojn en 1589, sur la ekzakta punkto kie li unue ekvidis sian estontan reĝinon Bhagmati kaj, post ke ŝi konvertiĝis al islamo, Qutb Shah renomis la urbon kiel «Hajderabado». Kvankam la rakonton malakceptas la historiistoj kaj scienculoj, ĝi fariĝis populara folkloro inter la tieuloj.[17]:3,12

Qutb Shah estis ankaŭ inter la unuaj poetoj de la dakna urdua. Dum metanta la fundamenton de Kvar-Mineratoj, li verkis preĝojn en daknaj versoj, kiuj estas registritaj kiel jenas:[16]:4[18]

Dakhini Urdu
میرا شہر لوگوں سے مامور کر
راكهيو جوتو دريا میں مچھلی جيسے

Traduko en la teluguan
నదిలో చేపలని ఎలా నింపావో
ఈ నగరాన్ని కూడా అలా నింపు దేవుడా[16]:4[18]
Traduko en Esperanton
Plenigu ĉi tiun mian urbon per homoj samkiel,
Vi plenigis la riveron per fiŝoj, Sinjoro.
Traduko en la anglan
Fill this city of mine with people as,
You filled the river with fishes O Lord.[16]:4[18]
Huntera transliterumo
Mere shahr logon se mamoor kar,
Rakhiyo joto darya mein machhli jaise.[16]:4[18]
Traduko en la hindian
मेरा शहर लोगों के मामूर कर,
राख्यों जो तो दरया में मछली जैसी

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La moskeo Kvar-Mineratoj estas kvadrata strukturo kun ĉiu flanko kiu longas 20 metrojn (66 futojn). Ĉiu el la kvar flankoj havas po unu grandan arkaĵon, ĉiu fronte al fundamenta punkto kiu malfermas avenuon antaŭ ĝi. Ĉe ĉiu angulo staras, kun sia mirinda formo, minareto alta 56 metrojn (184 futojn), kun duobla balkono. Ĉiu minareto kroniĝas kun bulba kupolo kun delikataj, petalo-similaj desegnoj ĉe la bazo. Malkiel la minaretoj de Taĝ-Mahalo, la kvar minaretoj de Kvar-Mineratoj estas parto de la ĉefa strukturo. Ekzistas149 volvantaj paŝoj por atingi la superan etaĝon. La strukturo estas ankaŭ konata pro sia abundo de ornamadoj el stuko kaj pro la aranĝo de balustradoj kaj balkonoj.[19]

La strukturo estas farita el granito, kalkŝtono, mortero, kaj pulverigita marmoro, ĉiu pezante po ĉirkaŭ 14 000 tunojn.[20] Komence la monumento estis tiel proporcie planita, ke kiam la fortikaĵo unue malfermiĝis, oni povis vidi ĉiujn kvar angulojn de la movoplena grandurbo Hajderabado tra ĉiu el ĝiaj kvar grandiozaj arkoj, ĉar ĉiu arko alfrontis unu el la plej aktivaj reĝaj stratoj.

Moskeo troviĝas ĉe la okcidenta fino de la malferma tegmento. La restanta sekcio de la tegmento servis kiel reĝa tribunalo dum la epoko de Qutb Shahi. La nuna moskeo okupas la pintan etaĝon de la kvar-etaĝa strukturo. Volbo, kiu aperas interne kiel kupolo, subtenas du galeriojn ene de la Kvar-Mineratoj, unu super alia. Super tiuj troviĝas teraso kiu servas kiel tegmento kaj estas ĉirkaŭita de ŝtona balkono. La ĉefa galerio havas 45 kovratajn spacojn por preĝantoj, kun granda malferma spaco antaŭe por gastigi pli homojn dum vendredaj preĝoj.

La horloĝoj sur la kvar ĉefaj direktoj estis aldonitaj en 1889. Por la pregantoj troviĝas vazu (akvo-cisterno) en la mezo kun malgranda fontano por sinlavado antaŭ preĝi en la moskeo.[21]

Ĉirkaŭa areo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la komplekso Kvar-Minaretoj, montranta la Kvar-Minaretojn, Mecca Masjid-on kaj la malsanulejon Nizamia

La areo ĉirkaŭiganta la Kvar-Mineratojn estas ankaŭ konata kun la sama nomo. Ĝi falas sub la balotdistrikto Kvar-Minaretoj.

Makkah Masĝid[redakti | redakti fonton]

La monumento preteratentas alian grandan moskeon nome Makah Masĝid. Muhamedo Quli Qutb Shah, la 5-a reganto de la dinastio Qutb Shahi, komisiis brikojn farendajn el la grundo alportita de Mekko, la plej sankta ejo de Islamo, kaj uzis ilin por la konstruo de la centra arkaĵo de la moskeo.

Bazaroj[redakti | redakti fonton]

Tre trafika bunta strato kun multaj homoj piedirantaj laŭlonge de vicoj da etaj butikoj
Strato de bazaro Laad, fotita en 2000

Merkato nome bazaro Laad troviĝas ĉirkaŭ la Kvar-Mineratoj. Ĝi estas konata pro ties juvelaĵoj, precipe braceletoj. La apuda bulvardo Pathargatti estas ankaŭ grava komerca strato konata pro siaj perloj. En ties zenito, la merkato Kvar-Mineratoj havis ĉ. 14 000 butikojn. La bazaroj ĉirkaŭigantaj Kvar-Mineratojn estis priskribitaj en la poemo «En la bazaroj de Hajderabad» de Saroĝini Naidu.

Kvar-Pordegoj kaj Gulzar Houz[redakti | redakti fonton]

La Kvar-Pordegoj viditaj de la supro de la Kvar-Minaretoj

Kvar arkaĵoj norde de Kvar-Minaretoj estas konataj kiel Kvar-Pordegoj. Ĉi tiuj estis konstruitaj kune kun la Kvar-Minaretoj en la 16-a jarcento. Ili nomiĝas Kali Kaman, Machli Kaman, Seher-e-Batil ki Kaman kaj Charminar Kaman. Ĉe la centro de ĉi tiuj arkaĵoj estas fontano nome Gulzar Houz. La Kvar-Pordegoj estas en ekstrema bezono de restarigo kaj protekto.[22][23]

Influoj[redakti | redakti fonton]

En 2007, islamanoj de Hajderabado vivantaj en Pakistano konstruis malgranda kopion de la Kvar-Minaretoj ĉe la ĉefa kruco de la kvartalo Bahadurabad en Karaĉio.[24]

La ĉokoladisto Adelbert Boucher de Lindt kreis etan modelon de la Kvar-Minaretoj el 50 kilogramoj de ĉokolado. La modelo, kiu postulis tri tagojn da laboro, estis en ekspozicio ĉe Westin, Hyìajderabado, en Barato la 25-an kaj 26-an de septembro 2010.[25]

La Charminar Express estas senhalta trajno kies nomo devenas de la Kvar-Minaretoj. Tio ligas la urbojn Hajderabado kaj Ĉenajo.

La Kvar-Minaretoj ankaŭ aperas sur moneroj kaj monbiletoj de la eksa Hajderabada Rupio, la valuto de la tiama Hajderabada Ŝtato.

Kiel ikono de la urbo Hajderabado samkiel la Ŝtato Telangano, la strukturo ankaŭ aperas sur la Emblemo de Telangano, kune kun la Kakatiya Kala Thoranam.[26][27]

Piediri ĉe la monumento[redakti | redakti fonton]

La projekto Charminar Pedestrianization («piedirigo de Kvar-Minaretoj») estas iniciato kiu celas transformi la areon ĉirkaŭ la ikonecaj Kvar-Minaretoj en areon kie homoj povas libere promenadi. La projekton proponis la registaro de Telangano en 2016 kaj estas parto de pli granda strebo plibonigi urban infrastrukturon de Hajderabado.

La Kvar-Minaretoj estas historia monumento kiu allogas milionojn da vizitantoj ĉiujare, sed la ĉirkaŭa areo estas trafikplena kaj malpermesas piediri. La projekto solvi la problemon kreante zonon sen aŭtoj ĉirkaŭ la monumento.

La projekto inkluzivas la konstruon de pli larĝaj trotuaroj, piediraj krucoj kaj plibonigita lumigo. La plano ankaŭ inkluzivas la realigon de parkada areo por vizitantoj de la Kvar-Minaretoj, kiu troviĝas ekster la piedira zono.

La projekto generis polemikon, ĉar ĝi bezonas la translokon de pluraj strataj vendistoj kaj vendejoj kiuj nuntempe servas la apudan areon. Tamen, la subtenantoj de la projekto argumentas, ke la avantaĝo krei piedirantan medion ĉirkaŭ la Kvar-Minaretoj pli gravas ol ajnaj intertempaj interrompoj de servoj.

Konklude, la projekto reprezentas gravan provon plibonigi la urban infrastrukturon de Hajderabado kaj krei pli allogan kaj alireblan medion por vizitantoj al unu el la plej ikonecaj vidindaĵoj de la urbo.[28] Poste, dum januaro 2017, la nova Registaro de Telangano starigis francan delegacion kun 14 membroj por transpreni la projekton kaj taksi la fareblecon de la evoluigo de la monumento en terminoj de daŭripova turismo.[29][30] La teamo inspektis ĉirkaŭajn areojn kiel la Gulzar domo, Makkah Masĝid, Knabo Bazar kaj Sardar Mahal.[29][30][31][32]

Kandidatiĝo kiel Monda Heredaĵo de UNESKO[redakti | redakti fonton]

Kvar-Minaretoj dum sensuna tago

La Kvar-Minaretoj, kune kun la monumentoj Qutb Shahi de Hajderabado: la fortikaĵo Golkonda kaj la tomboj Qutb Shahi, kandidatiĝis kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. La kandidatiĝon de la monumento proponis la Konstanta Delegacio de Barato ĉe UNESKO la 10-an de septembro 2010.[33][34]

Templa strukturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo nome Templo Bhagyalakshmi troviĝas ĉe la bazo de Kvar-Minaretoj. La Arĥeologia Servo de Barato (ASB) kiu administras la Kvar-Minaretojn deklaris ke la templa strukturo estas senaŭtoriza konstruiĝo.[35] La Alta Kortumo de Hajderabado haltis ajnan kroman vastigon de la templo.[36] Kvankam la origino de la templo estas necerta, la nuna strukturo kiu gastigas la idolon estis starigita dum la 1960-aj jaroj. En 2012, la gazeto The Hindu eldonis malnovan foton montranta ke la templa strukturo neniam ekzistis.[37][38] The Hindu ankaŭ eldonis noton asertantan la aŭtentikecon de la fotoj kaj klare deklaris, ke estis neniu templa strukturo en fotoj fotitaj inter 1957 kaj 1962. Krome, ĝi montris fotojn kiu provizas indicon ke la templo estas lastatempa strukturo - templa strukturo vidiĝas en fotoj faritaj inter 1990 kaj 1994. Konfermante ĉi tiun hipotezon, templo vidiĝas en foto fotita en 1986 kiu konserviĝas en la Vida Arkivo Aga Ĥan (parto de la kolektoj de MIT Bibliotekoj, Usono), sed ne en la pli fruaj.[37]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Here sleeps the earliest urban planner", 18 June 2013. (angle)
  2. Remembering the man behind Charminar's architecture (angle) (5 April 2016).
  3. Kakatiya arch, Charminar in Telangana state logo (angle). The Deccan Chronicle (2014-05-30). Alirita 2015-07-01.
  4. Richard Goslan travels to India - Herald Scotland (angle). Arkivita el la originalo je 2010-12-18. Alirita 2023-04-21.
  5. Charminar en Encyclopædia Britannica
  6. 6,0 6,1 Charminar: Hyderabad,[rompita ligilo] Britannica Compton's Encyclopedia
  7. Alphabetical List of Monuments - Telangana (angle). Telangana Tourism. Arkivita el la originalo je 25 June 2014. Alirita 27 August 2015.
  8. Ticketed monuments-Telangana (angle). Arĥeologia Servo de Barato (2011). Alirita 2012-12-19.
  9. "India: Charminar is in fact a madrasa and masjid", IRIB World Service, 18 November 2012. (angle)
  10. 10,0 10,1 The Qutb Shahi monuments of Hyderabad-Golconda Fort, Qutb Shahi Tombs, Charminar (angle). Centro Mondaj Heredaĵoj de UNESKO (2010-09-10). Alirita 2012-12-21.
  11. Bilgrami, Syed Ali Asgar. [1924] (1992) Landmarks of the Deccan (angle). Asian Educational Services. ISBN 8120605438.
  12. 12,0 12,1 Gayer, Lauren. (2011) Muslims in Indian cities: trajectories of marginalisation (angle). Columbia University Press. ISBN 9780231800853.
  13. “Mecca Mosque”, Encyclopædia Britannica.
  14. Qutb Shahi style (mainly in and around Hyderabad city) (angle). Government of Telangana (2002). Arkivita el la originalo je 10 January 2013. Alirita 21 December 2012. Arkivigite je 2013-01-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-10. Alirita 2023-04-21.
  15. Ŝablono:Cite thesis
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 (1996) Mohammad Quli Qutb Shah, volume 216 (angle). Sahitya Akademi. ISBN 8126002336.
  17. Lynton, Harriet Ronken. (1974) Days of the beloved (angle). Orient Longman. ISBN 0863112692.
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 "Final abode of Mohd. Quli Qutb Shah and six others.", The Hindu, 31 May 2012. (angle)
  19. Dawn. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2023-04-21.
  20. Papri, Paull, "Is it Charminar's 425th birthday today?", 9 October 2016. (angle)
  21. Charminar Mosque (angle). asi.nic.in/asi_monu_tktd_ap_charminar.asp. Alirita 2012-11-24.
  22. "Char kaman in Old City faces monumental neglect - Times of India", The Times of India. Kontrolita 2018-07-30. (angle)
  23. Glory of the gates (angle) (2004-03-10). Arkivita el la originalo je 2016-01-01. Alirita 2018-07-30.
  24. M. Rafique Zakaria. "Charminar in Karachi", Dawn, 22-a de aprilo 2007. (angle)
  25. A Charminar to drool and eat
  26. Exclusive: Telangana to have unique logo (angle). Alirita 2018-07-30.
  27. "Telangana State Emblem Looks Simple Yet Profound", The New Indian Express. Kontrolita 2018-07-30. (angle)
  28. . Charminar Pedestrianisation Project getting closer to reality now (angle) (2 November 2017).
  29. 29,0 29,1 Lieres, Bettina von. (8 October 2014) Mediated Citizenship: The Informal Politics of Speaking for Citizens in the Global South (angle). Springer. ISBN 9781137405319.
  30. 30,0 30,1 French Delegation Visits Charminar Pedestrian Project - The Siasat Daily (angle) (23 January 2017).
  31. . Charminar Pedestrianisation Project yet to see light of the day (angle) (2 April 2016).
  32. Charminar Pedestrianisation Project gathers pace (angle) (2017-11-13).
  33. The Qutb Shahi Monuments of Hyderabad Golconda Fort, Qutb Shahi Tombs, Charminar (angle).
  34. Prestige or Preservation? (angle). Arkivita el la originalo je 22 June 2018. Alirita 3 December 2017.
  35. RTI response from ASI hosted on a website (angle). Two Circles. Alirita 12 April 2018.
  36. "Trust denies expansion of Bhagyalakshmi temple", 2012-11-07. (angle) Arkivigite je 2013-11-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-15. Alirita 2023-04-21.
  37. 37,0 37,1 "A note on the Charminar photograph", The Hindu, 21 November 2012. (angle)
  38. Srivathsan, A., "As protests roil Charminar, Hyderabad's heritage slowly vanishes", The Hindu, 20 November 2012. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]