Kvar nemezureblaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvar Nemezurebla)
Kvar nemezureblaj
Tradukoj de
चत्वारि ब्रह्मविहाराः
(catvāri brahmavihārāḥ)
Palie cattāri brahmavihārā
Sanskrite चत्वारि ब्रह्मविहाराः
(catvāri brahmavihārāḥ)
Ĉine 四無量心 (sìwúliàngxīn)
Japane 四無量心 (shimuryōshin)
Kmere ព្រហ្មវិហារធម៌
(prummavihearathor)
Koree 사무량심
Tibete ཚངས་པའི་གནས་བཞི་ (tshangs pa'i gnas bzhi)
Birme ဗြဟ္မဝိဟာရတရားလေးပါး
Taje พรหมวิหาร
(phrom wihan)
Vjetname Tứ Vô Lượng Tâm
Terminaro de Budhismo
vdr

La kvar nemezureblaj (Sansk.:apramāņya; Pali.:appamaņņa; Tib.:tshad med bzhi) estas ankaŭ nomitaj brahmavihāroj (pāli kaj sanskrito), la belegaj domojpiaj vivmanieroj - estas kvar sentimentoj aŭ sintenoj, "nemezureblaj" ĉar ili enhavas senliman atingopovon. Tio estas :

  • metao (maitrī en sansk. kaj mettā en pali): bonvolemobonkoreco - deziro ke ĉiuj vivantuloj trovu la feliĉon kaj la kaŭzojn de la feliĉo;
  • karuno (karuņā en sansk. kaj pali): kompato - deziro ke ĉiuj vivantuloj estu liberigitaj de sufero kaj de kaŭzoj de la sufero;
  • mudito (muditā en sansk. kaj pali): simpatiosimpatia ĝojo - deziro ke ĉiuj vivantuloj trovu la ĝojon sen sufero;
  • upekŝo (upekṣā en sansk. kaj upekkhā en pali : egalanimeco, aŭ malligiĝo - malligiĝo de la sentita doloro, maljusteco kaj antipatio, kaj deziro ke ĉiuj vivantuloj restadu en egala sereneco, sen maljusteco, ligiteco aŭ antipatio;

Tiu praktiko estas unu el la plej gravaj bazoj de la budhisma etiko, kaj kun recito de mantroj estas bazo de mahajano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]