Kvar grandaj libroj de Song

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kvar Grandaj Libroj de Song (ĉine: 宋四大书 (simpligita); 宋四大書 (tradicia); pinjine: Sòng sì dà shū) estis verkitaj fare de Li Fang (925-996) kaj aliaj aŭtoroj dum la dinastio Song (960–1279) de Ĉinio. Ties nomo estis elpensita post la fino de la verkado de la lasta libro (Cefu Yuangui) dum la 11-a jarcento. La kvar libroj estis eldonitaj por kolekti la tutan scion de la nova ŝtato.

La kvar libroj nomiĝas Taiping YulanTaiping GuangjiWenyuan Yinghua kaj Cefu Yuangui.

  • Taiping Yulan (ĉine: 太平御覽; pinjine: Tàipíng Yùlǎn) estas granda enciklopedio verkita de pluraj komisiitoj sub gvido de Li Fang ekde la jaro 977 ĝis 983. Ĝi enhavas mil volumojn kaj 55 sekciojn, kiuj konsistas el preskaŭ 4.7 milionoj da ĉinaj literoj. Ĝi enhavas citaĵojn el preskaŭ 2579 skribaĵoj diverstipaj.
  • Taiping Guangji  (ĉine: 太平廣記; pinjine: Tàipíng Guǎngjì) estas kolekto de sep mil rakontoj pri dioj, feinoj, kaj fantomoj kaj teologio. Ĝi estis eldonita en la jaro 978. La libro enhavas 500 volumojn kaj konsistas el preskaŭ 3 millionoj da ĉinaj literoj.
  • Wenyuan Yinghua (ĉine: 文苑英華; pinjine: Wényuàn Yīnghuá) estas antologio de poezio, odoj, kantoj kaj aliaj skribaĵoj. Ĝi estis verkita ekde la jaro 982 ĝis 986, dum la dinastio Song. Ĝi enhavas 1000 volumojn kaj 38 sekciojn, kun entute 19102 verkaĵoj al kiuj kontribuis pli ol du mil aŭtoroj.
  • Cefu Yuangui (ĉine: 冊府元龜; pinjine: Cèfǔ Yuánguī) estas enciklopedio de politikaj eseoj, aŭtobiografioj, kaj dekretoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurz, Johannes L. (2003). Das Kompilationsprojekt Kanto Taizongs (reg. 976-997). Peter Lang. ISBN 978-3-906770-63-5.