Kvara Laterana koncilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvara Laterana Koncilio
koncilia dato 11-a ĝis 30-a de novembro 1215
akceptita de la romie katolika eklezio
antaŭa koncilio Tria Laterana Koncilio
posta koncilio Unua koncilio de Liono
kunvokita de papo Inocento la 3-a
prezido papo Inocento la 3-a
partopreno 71 patriarkoj kaj metropolitooj, 412 episkopoj, 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj
temoj Kontraŭ la instruloj de la herezuloj (Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj) kaj la klerikularo estis substrekitaj la katolikaj pozicioj pri la temoj triunueco, "transsubstanciigo" (vidu en la teksto), ritoj, la gvida rolo de la kleruloj de Romo ene de la romie katolika eklezio, vivmaniero kaj konduto de la klerikuloj, krucmilitoj
konciliaj dokumentoj 70 dekretoj
vdr

La Kvara Laterana Koncilio estis la plej signifa koncilio de la mezepoko. Ĝi kunvokiĝis per la papa dokumento Vineam Domini Sabaoth de papo Inocento la 3-a de la 19-a de aprilo 1213 kaj okazis dum novembro 1215 en la papa palaco Laterano de Romo. Temis pri la dekdua ekumena koncilio de la katolika eklezio.

La koncilio jam elstaras pro la nombro kaj geografia deveno de la partoprenantoj: Ĉeestis 71 patriarkoj kaj metropolitooj, inkluzive de la latinaj patriarkoj de Jerusalemo kaj Konstantinopolo (pro la krucmilita konkero de Konstantinopolo dum la jaro 1204 proteste forrestis preskaŭ ĉiuj reprezentantoj de la greke ortodoksa eklezio), krome 412 episkopoj kaj 900 abatoj, pliaj monaĥejestroj kaj senditoj. La ortodoksaj patriarkoj de Antiokio kaj Aleksandrio estis reprezentitaj per senditoj, same la reĝo kaj pli posta Frederiko la 2-a de la Sankta Romia Imperio, la imperiestro de la latina regno de Konstantinopolo Henriko, kaj la reĝoj de Francio, Anglio, Aragono, Hungario, Kipro kaj Jerusalemo. La nombro de okcidentaj senditoj multoble superis tiun de la proksimume 20 orientaj latinaj senditoj.

Deklaritaj celoj de la papo estis la defenco de la katolika kredo kontraŭ la minaco pro pluraj movadoj de herezo (aparte Joakimo de Fiore, Kataroj kaj Valdenanoj), la subteno de la krucmilitaj ŝtatoj en Palestino post la malsukcesa Kvara Krucmilito de la jaro 1204 (vidu la artikolon pri la Reĝlando Jerusalemo), kaj la konfirmo de la eklezia libero en la disputo pri investituro, do la demando ĉu la papo aŭ ĉu nobeloj enpostenigas novan imperiestron.

La papo prezentis al la koncilio sepdek jam prete elformulitajn dekretojn kun dogmoj, disciplinigaj decidoj, agoj kontraŭ herezuloj kaj la kondiĉoj de posta krucmilito.

La anoj de la koncilio mem povis kontribui malmulte pli ol solene jesi al la prezentitaj dekretoproponoj. La akceptitaj dekretoj iĝis parto de la eklezia leĝaro 'Liber Extra' kaj plejgrandparte estis realigitaj en la unuopaj eŭoropaj branĉoj de la romie katolika eklezio.

Inter la dekretoj estas:

  • La teksto de kredokonfeso unuafoje unuece valida por la tuta romie katolika eklezio.
  • Kontraŭ la dualismo de la kataroj la koncilio substrekas la unuecon de ĉiuj vivaĵoj kiel kreaĵoj de dio; tio laŭ la koncilio inkluzivas la korpan ekziston de diablo kaj de demonoj.
  • La deklaro pri substanco-ŝanĝiĝo ("transsubstanciigo") de pano al krista karno kaj de vino al krista sango dum la sakramento de la sankta verspermanĝo.
  • La procesoj kaj punoj kontraŭ herezuloj: trovitaj kaj konvinkitaj herezuloj, post jaro da provizora eksiĝo el la eklezio kaj en la kazo de daŭra malobeo al la katolikaj instruoj, estu transdonitaj al ne-ekleziaj juĝistoj cele al la forpreno de ĉiuj privataj posedoj kaj forsendo el ĉiuj kristanaj ŝtatoj. Eventualaj protektantoj de la herezuloj, kiuj rifuzus plenumi tiujn punojn, mem deklariĝu herezuloj.
  • Kondamno de la laŭ la koncilio eraraj instruoj de Joakimo de Fiore pri la kompreno de la triunuo.
  • Malpermeso de la fondo de novaj monaĥaj ordenoj, monaĥoj kiuj strebas al la fondo ne nova monaĥejo devas alpreni ekzistantan monaĥejan regularon.
  • Admono al la greke ortodoksa eklezio, reunuiĝi kun la romie katolika eklezio kaj subordiĝi al la romaj regularoj, por ke denove nur estu "unu ŝafaro kaj unu paŝtisto".
  • La proklamo de la tra la tuta antikva epoko rekonita gvida rolo de la klerikuloj de Romo kontraŭ tiuj de la resta katolika eklezio kaj aparte de la papo kontraŭ la aliaj kvar katolikaj patriarkoj – post la papo la eklezia hierarkio antaŭvidas gvidajn rolojn al la aliaj kvar katolikaj patriarkoj laŭ la sekva sinsekvo:
  • Reguloj pri publikaj diservoj en lokoj kun miksita loĝantaro, kiu inklinas al malsamaj ritoj.
  • Starigo de publikaj lernejoj por membroj de la klerikularo ĉe ĉiu katedralo kaj ĉiu alia preĝejo, kiu sukcesas pagi instruiston (antaŭŝtupo de la posta ĝenerala lerneja sistemo)
  • La reguloj pri vivmanieroj kaj konduto de la klerikularo inter alie difinis, ke klerikuloj ne rajtas praktiki seksumadon, ebriiĝi, partopreni en ĉasadoj, viziti teatrajn prezentojn aŭ similajn neekleziajn spektaklojn kaj ke klerikuloj ne rajtas agi kiel kuracistoj. Krome al pastroj estas malpermesate decidi pri kondamnoj je morto, partopreni aŭ subteni tiajn kondamnojn.
  • Ĉiu plenkreska kristano de ambaŭ seksoj estu devigata konfesi ĉiujn siajn pekojn almenaŭ unufoje jare al eklezia pastro.
  • Judoj kaj islamanoj estu devigataj porti signojn, kiuj klare diferencigu ilin de kristanoj (juda ĉapelo, flava ringo).
  • La finon konsistigis dekreto pri la alvoko de nova krucmilito al la "Sankta Lando" Palestino, kiu pro la posta morto de la papo ne realiĝis.

La koncilio krome konfirmis la altrangigon de Frederiko la 2-a al la reĝo de la Sankta Romia Imperio.

Eksteraj ligiloj

greke tekstoj de la konciliaj decidoj (angle) greke tekstoj de la konciliaj decidoj (angle kaj itale)