Kvardekhora adorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Kristanismo la Kvardekhora adorado, aŭ Kvardek horoj indikas aŭ aludas la tempan periodon pasintan de Jesuo inter lia morto (posttagmeza vendredo) kaj lia resurekto (dimanĉa mateno). La katolika liturgio memorigas tiun tempan arkon per Eŭkaristia adorado de la sanktega Sakramento (hostio), videbla en hotiostensilo solene montrata en majesta rezidejo en la pli alta kaj centra posteno de la altaro, religia praktiko plenumita ne nur dum la paska tagtrio, sed ankaŭ en aliaj apartaj kazoj, kiel en la palmofesto kaj en lundo kaj marto de la sankta semajno. La eksterordinara religia festo devas esti perceptata ankaŭ per la ornamoj kaj floroj kaj simbolaj objektoj frukto de la homa malavara kaj talenta laboro.

Kial kvardekhoroj en tri tagoj[redakti | redakti fonton]

Se sekvi, fakte, la pasionon laŭ la sinoptikaj evangelioj, la tempa intervalo kun Kristo mortinta kaj elkrucigita kaj daŭrigo de la elaĉeta verko dum la restado en la Sankta Tombo iamaniere sumiĝas al kvardek horoj. En tiu koncepto certe agis ankaŭ la simbologio de la nombro 40 kiu elstaras almenaŭ duoncenton da fojoj en la Biblio por indiki periodon de provo kaj prepariĝxo al religia tasko.[1]

Andrea Mantegna, Cristo morto (1475-1478 ĉirkaua), Pinakoteko de Brera.

La fakto, fine, laŭ kiu la kristana liturgio apogiĝas santempe sur la luna kalendaro, en kiu la paso al la nova tago komenciĝas je la 18-a horo kun la ekaperiĝo de nia unika natura satelito, kaj sur la suna kalendaro, kiu sankcias tiun pason je noktomezo, ne estas problemo ĉar ĝi ne celas la ekzaktan nombron, sed al tuteco.
Tiu sistemo por akomuli la 40 horojn malpli ĝenas se oni konsideras ke en tiu pasiona tempo, per la dufizikismo de la kristana doktrino, Jesuo Kristo estas samtempe morta kiel homo kaj vivanta kiel Dio.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia.