Kvartakta motoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movanta bildo de la 4 pozicioj de kvartakta motoro. Dekstre la aero aŭ la miksaĵo estas alsuĉita (blua) kaj maldekstre (bruna) la ellasgasoj forpelitaj

Kvartakta motoro estas piŝtomotoro kun unu laborpaŝo en du rotacioj de la kranko. La kvartakt-miksaĵomotoro aŭ Ottomotoro estas inventita de Nikolaus Otto en 1876. Por la ekbrulo de la gasmiksaĵo en motoro kiu uzas la fuelon benzinon, LPG-on aŭ tergason la gasmiksaĵo, je la fino de la kunprema paŝo, estas bruligata per sparkilo. En kvartakta dizelmotoro aero estas kunpremata dum la kunprempaŝo, ĉe kio tiu varmiĝas kaj poste je la fino de la kunprempaŝo estas injektata per fuelo fare de injektilo kaj okazas membruliĝo. Sekve ekspansiiĝantaj brulgasoj puŝas, dum la laborpaŝo, la piŝton malsupren, pro kio la motoro estas pelata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]