Kvasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kvasi, ukraine Кваси, slovake Kvásy, hungare Tiszaborkút [tisaborkUt] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kvasi situas laŭ Nigra Tiso en valo inter montoj 1000-1900 m-ojn altaj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Raĥiv-Lviv. Raĥiv troviĝas je 14 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Kvasi

Supozeble la vilaĝo fondiĝis en la 18-a jarcento. La loĝantoj okupiĝis pri arbohakado. En 1910 vivis tie 1227 homoj, (rutenoj en majoritato, hungaroj kaj germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Tiszaborkút apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Kvasi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ligna grekokatolika preĝejo de 1860
  • kuracakvo kaj kurachoteloj