Kvenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kvenoj el etna vidpunkto estas specifa grupo da finnoj de multaj generacioj loĝantaj en norda Norvegio. Ilia denaska lingvo estas la kvena lingvo, dialekto de la finna lingvo kiu pro la geografia distanciĝo de Finnlando evoluis iom malsame al la norma finna lingvo. Pro politikaj kaj historiaj kialoj, la dialekto ricevis la statuson de minoritata lingvo en 2005 kadre de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Pri pli da detaloj vidu simple la artikolon pri la kvena lingvo.