Kvezono

Kvezono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
tre urbanizita urbo plej granda urbo planurbo ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1100–1138 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 960 048 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 17 239 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 39′ N, 121° 3′ O (mapo)14.65121.0475Koordinatoj: 14° 39′ N, 121° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 67 m [+] | ||||
Areo | 171,71 km² (17 171 ha) [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Kvezono[1] aŭ Kezonurbo[2] (tagaloge: Lungsod Quezon; hispane: Ciudad Quezon; angle: Quezon City aŭ QC) estas la plej granda urbo de la Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj kun ĝi estas parto de la metropola aglomeraĵo Manila Metropolo, kiu krome konsistas el 15 pliaj urboj.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Kvezono vivis 2 960 048 loĝantoj sur areo de 171,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 239 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Caloocan, Pasigo, Marikina, Valenzuela, Manilo, San Juan, Mandaluyong, Rodriguez, San Mateo kaj San Jose del Monte.
Inter la jaroj 1948 kaj 1976 Kesonurbo estis la administra centro de la Filipinoj. La urbo situas sur la insulo Luzono, en la nordo de la ŝtato.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 166 km²
- Koordinatoj: 14° 38′ N 121° 2′ O / 14.633 °N, 121.033 °O (mapo)
- Alto super marnivelo: 17 m
- Loĝantaro: 2 680 000
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo devenas pri unua prezidanto de la Filipinoj: Manuel L. Quezon (Manuel Luis Quezon y Molina).
Dum la hispana kolonio estis tie urbetoj, ekzemple: San Francisco del Monte, Novaliches, Balintawak. Prezidanto Manuel Luis Quezón y Molina planadis tie novan ĉefurbon, kiu realiĝis en 1939.
Nuntempe la urbo aspektas, kiel usona moderna urbo.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Karakaso, Venezuelo
Ĉiba, Japanio
Daly City (Dalyurbo), Kalifornio, Usono
Kenosha, Usono
New Westminster, Kanado
Sallagurbo, Usono
Tajpeo, Tajvano
San Jose del Monte, Filipinoj
General Santos, Filipinoj
Iloilourbo, Filipinoj
Novjorko, Usono
Las Vegas, Usono
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Kvezono tiuforme en la mapo 22.
- ↑ La formo Kezonurbo, influite de la nacilingvaj formoj kun nomero "urbo", estas la formo post 2000 plej kutima en Esperanto, sed ne baziĝas laŭ aŭtoritata esperantlingva referenco. Variaĵo Kesonurbo, kiun en 2018 propagandis neesperantista vikipediano, kiu fine estis globale blokita vikipedie pro alilingvaj misagadoj, estas entute neserioza alternativo. Tamen, se plia vorto kelkajn jarojn cirkulas en la komputila reto, ĝi fine estos ankaŭ uzata en iuj paĝoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]