Kvintesenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva alkemia koncepto pri materialo nomita "kvintesenco" aŭ "etero". Por moderna hipoteza koncepto pri "obskura materio" kaj kvina esenco rigardu la paĝon Kvintesenco (fiziko). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Etero.

Kvintesenco[1] (latine quinta essentia, antikve-greke πέμπτον στοιχειον, laŭvorte “kvina esenco/elemento”) aŭ etero (antikve-greke αἰθήρ, aithḗr, latine aethēr) estas la termino per kiu en antikvaj tempoj oni indikis la substancon kiu kvina, krom la kvar surteraj elementoj (akvo, aero, tero, fajro, estis opiniata konstitui la ĉielajn korpojn. Ĝia enkonduko estas ŝuldata al la pitagora skolo kiu ĝin nomis etero (αἰθήρ).

Kvintesenco en aristotela filozofio[redakti | redakti fonton]

Aristotelo, konstatinte ke, dum en la surteraj korpoj okazas kontinuaj reciprokaj ŝanĝoj, en la ĉielaj korpoj laŭlonge de jarcentoj neniun el tiuj oni observis, kaj ke la surteraj korpoj, pro la gravito, iras, laŭ sia naturo, alten aŭ malalten rektalinie dum la ĉielaj korpoj ronde moviĝas, opiniis ke inter la surteraj korpoj kaj tiuj ĉielaj intermetigas esenco malsama, kiu sin manifestis en la malsama natura movo. En la surteraj korpoj, por ke okazu ŝanĝoj necesas allasi diversajn fundamentajn elementojn, el kies teniĝo ĝuste povas realiĝi la ŝanĝoj kiujn, fakte, oni observas; la ĉielaj korpoj, tiam, senŝanĝaj kaj nekorupteblaj, ne povis konstituiĝi el multaj elementoj, sed el unu sola, kaj tiu ĉi, tial, devis esti je tutaliaj naturo kaj esenco ol la surteraj. Aristotelo asertas ke iuj opiniis etimologie ekspliki la terminon “etero” per "kuri ĉiam”.

Tiu koncepto trairis, sendiskute, la mensojn de la tuta antikveco kaj mezepoko ĝis modernaj tempoj kiam astronomiaj observoj kaj naskiĝo de kemio ĝin forigis el scienca terminaro kiel reala elemento konstatebla. Unu el la lastaj ĝin uzantoj estis Luca Pacioli, novplatonismemulo de la 16-a jarcento, laŭ kiu la ĉielo, la kvina elemento, similis al dekduedro, strukturo perfekta.

Kvintesenco en alkemio[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj alkemiistoj, la etero estus la precipa kunmetaĵo de la ŝtono de la saĝuloj. Laŭ aliaj, dum mezepoko, etero aŭ kvina esenco aludis la vitalan forton de la korpoj, specon de eliksiro pri longa vivo. Pri ĝi skribas ankaŭ Jan Amos Komensky, en Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro de 1631.

Ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj laboratoriaj alkemiistoj supozis ke la kvina esenco nenialio estus ol eliksiro devenigita el la kvina distilado de elementoj; el tiu senco kvina esenco ricevis ankaŭ la pliampleksan signifon de fundamenta karakterizo de substanco aŭ, pli ĝenerale, de branĉo de la scio. Post kvin distiladoj la restanta substanco estus vera kvinesenco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aristolelo, Περί ουρανού (latine: De caelo) [1]
  • P. Moreau x, Quinta esentia, en Pauy-Wissova, XXIV

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]