Kvorumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvorumo (el la latina quorum) estas difinita minimuma kvanto de ĉeestantoj en kunveno (ofte parlamento), necesa por ke iu ajn decido, proklamo aŭ leĝo havu leĝan valoron.

Kvorumo povas esti difinita kiel senpera kvanto aŭ kiel rilatumo al plena kvanto de la membroj.

Por decidoj de malsama graveco ĉe la sama kunveno povas esti uzataj malsamaj kvorumoj.

Kutimaj variantoj estas:

  • Kunveno rajtas decidi, se ĉeestas pli ol duono aŭ pli ol 2/3 da la ĉiuj membroj
  • Kunveno faras decidon, se jese voĉdonas pli ol duono aŭ pli ol 2/3 da la ĉiuj membroj

Se kvorumo ne estas (minimuma bezonata kvanto de la membroj ne ĉeestas) la kunveno kutime ne komenciĝas aŭ ĉesiĝas.