Kypärämäki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kypärämäki
district of Jyväskylä [+]

UrboJyväskylä

Koordinatoj62° 14′ N, 25° 42′ O (mapo)62.2380555625.6925Koordinatoj: 62° 14′ N, 25° 42′ O (mapo)

Loĝantaro2 991[1]

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo40630

AreojKypärärinne, Kypärätie, Köhniö, Köhniönranta, Killeri

Kypärämäki (Finnlando)
Kypärämäki (Finnlando)
DEC
Kypärämäki
Kypärämäki

Map
Kypärämäki
Vikimedia Komunejo:  Kypärämäki [+]
vdr

Kypärämäki [kypæræmæki] estas urboparto en okcidenta parto de Jyväskylä, Finnlando. Ĝi estas nomita laŭ monteto Kypärämäki (kaskomonteto), sed nur malgrandeta parto de la loĝareo situas sur la monteto, kaj la plej alta loko de la monteto estas en urboparto Kortepohja. Kypärämäki estas konata speciale pri Killeri. Kypärämäki, historie la sepa urboparto de Jyväskylä, estis fondita en 1940,[2] inter Vintra milito kaj Daŭriga milito.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La monteto estas nomita laŭ sia regula figuro. Kypärämäki estas populara loĝareo. En Kypärämäki estas speciale unufamiliaj domoj el 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, apartamentaj konstruaĵoj el 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj envicaj domoj el 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. En Kypärämäki estas ankaŭ envicaj domoj. La plej multaj unufamiliaj domoj en Kypärämäki havas grandetan parcelon. Tiel la areo estas ĝardena. Suda parto de Kypärämäki estas konata per nomo Köhniö, kio estas nomita laŭ lago Köhniö aŭ Köhniönjärvi, kio elfluas en Jyväsjärvin. La elfluorivereto de Köhniönjärvi estas Köyhänoja. Köhniönjärvi ricevas akvon laŭ Mäyräoja el lago Soidenlampi kaj lageto Mustalampi. Najbaraj urbopartoj de Kypärämäki estas kun aliaj Keltinmäki kaj Kortepohja. Sur la monteto Kypärämäki estas akvoturo.

Kypärämäki estas bonreputacia urboparto. Multaj loĝantoj de Kypärämäki konsideras ĝin naturpaca loĝloko, kio inkludas bonajn eblojn sporti kaj distriĝi.

Pri Kypärämäki estas farita ankaŭ librojn, kun alia Janne Haikari skribis historilibron de "Kypärämäki ja sen väki". Ĝi estis vendita en florbutiko en Kypärämäki sed ankaŭ en Universitato de Harvard. "Kypärämäki ja sen väki kuvina" estas kolektolibro pri bildoj de Kypärämäki kaj kypärämäkianoj, kaj "Kypärämäen ja Köhniön luonto" rakontas pri plantoj kaj birdoj en la areo.

Servoj kaj aktiveco[redakti | redakti fonton]

Kypärämäki havas elementan lernejon por la lernejaj jaroj 1–6. Ankaŭ valdorfa lernejo de Jyväskylä laboras parte en Kypärämäki. En Köhniö apud la strato Salokatu estas mastrumada lernejo de Jyväskylä. En Kypärämäki estas ankaŭ ĉevalsporta centro Killeri, kio estas uzanta placo por ankaŭ aliaj grandaj okazaĵoj ol ĉevalsporto. Tie estas ankaŭ konstruaĵo por pilkosporto. Sur monteto Tähtitorninmäki en Kypärämäki estas observatorio de Sirius, astronomia kuniĝo de Jyväskylä. Sur la nordokcidenta fino de Köhniönjärvi estas areo Könkkölä. En Könkkölä estas komunumteknika muzeo kaj luata konstruaĵo por aranĝi festojn. En eksa kirko de Kypärämäki agas nun juhlatalo (festodomo) Roosi. Apud strato Lehtokatu en orienta Kypärämäki situas entrepreno Kontio, kio helpas en konstruo de arbartrunkaj domoj kaj libertempa konstruaĵojn. Sur sudorienta fino de Köhniönjärvi estas populara naĝostrando. Tie estas ankaŭ plonĝoturo. La plaĝo estas dirita la plej bona en Jyväskylä. En iuj someroj sur la plaĝo estis kiosko. En Kypärämäki estas ankaŭ Sotainvalidien sairaskoti (Malsanulejo por militistaj invalidoj), loĝkonstruaĵo por invalidoj el la Vintra Milito kaj Daŭriga milito. En Kypärämäki apud la strato Kahakatu estas ŝportplaco, kie oni povas futbali en somero kaj hokejo en vintro. Apud la strato Köhniönkatu estas loko, kie oni ludas finnan basbalon (finne pesäpallo) somere. En Kypärämäki estas ankaŭ kurvojetoj. En vintro sur la kurvojetoj estas skispuroj. Ankaŭ sur la glacio de Köhniönjärvi povas esti vintre skispuro, kaj vintre sur plaĝo de Köhniönjärvi estas placo por vintro-naĝado. Tiel en vintro en la placo estas malgranda humura manĝa okazo aamiainen avannossa, "matenmanĝo en glaciotruo". Apud la glaciotruo estas varma dometo.

Tamen unu hobio en Kypärämäki ne havas same bonajn eblojn kiel en multaj aliaj urbopartoj de Jyväskylä, ekzemple en Lutakko, Vaajakoski, Keljonkangas, Lohikoski kaj Tikka: Ebloj por boatado estas malpli bonaj ol en multaj aliaj urbopartoj en Jyväskylä, ĉar la lagoj en Kypärämäki estas tie malgrandaj kaj ne havas boatan kontakton kun aliaj lagoj.

En Kypärämäki laboras vere escepta aktiva civitana asocio, fondita en 1982. Kypärämäki estas elektita vuoden kaupunginosa (urboparto de la jaro) de Finnlando en 2004. La argumentoj por la elekto estis specialeco de la urboparto kaj aprezo de konstrua tradicio kaj flego de komuna ĉirkaŭaĵo. En 2020 Kypärämäki estis denove kandidato kiel vuoden kaupunginosa.

En Kypärämäki estas manĵaga butiko, bebo- kaj patrinec-vara butiko kaj florbutiko, harfrizejo kaj picejo. Jyväskylän Fight Club estas luktosporta placo en Kypärämäki. Al la jaro 1994 en sama konstruaĵo estis butiko. Al la jaro 2007 en dom, kio estas nun bebo- kaj patrinec-vara butiko, estis kiosko. Al la jaro 1980 tie estis Köhniön kauppa, "butiko de Köhniö."

Aŭtobusoj el la centro de Jyväskylä (3,5 km) al Kypärämäki veturas en lundo - vendredo tri fojojn hore kaj sabate kaj dimanĉe du fojojn hore. La busoj veturas laŭ stratoj Keskussairaalantie, Erämiehenkatu kaj Keihäsmiehenkatu. Ankaŭ longavojaĝ-busoj haltas en Kypärämäki.

Naturo[redakti | redakti fonton]

En Kypärämäki montetoj estas Kypärämäki, Tähtitorninmäki kaj Könkkölänmäki. Apud Kypärämäki ne estas grandetaj lagoj. La nura lago, kiu ne estas lageto, estas Köhniönjärvi, nur proksimume 1200 m longa. La lago havas human akvon. La plej valoraj naturaj lokoj en Kypärämäki estas ĉirkaŭaĵo de Köyhänoja, marĉo sur fino de Mäyräoja sur strando de Köhniönjärvi kaj bosko inter Savelankatu kaj Lehtokatu[3]. En Kypärämäki kreskas esceptaj grandaj piceoj. La ĉirkaŭo de Köyhänoja en Kypärämäki estas preskaŭ naturstata. En Kypärämäki apud Köhniönjärvi vivas ankaŭ fluganta sciuro Pteromys volans, kiu estas endanĝerigita specio en Meza Finnlando. Endanĝerigitaj plantospecoj en Kypärämäki estas Centaurea phrygia kaj dolĉamaro. La arbarbirdaro estas abunda, sed la akvo- kaj bordobirdaro malabunda. En Kypärämäki estis la plej okcidenta natura loko de Rubus humulifolius, kiu estas por Finnlando ekstreme nekomuna specio. Lastaj ĉi-tieaj plantoj mortis, kiam en la areo oni konstruis unufamiliajn domojn, sed en la areo oni savis la plantojn en Laukaa, kie ili nun kreskas. En Kypärämäki estas tri riveretoj: Köyhänoja, Mäyräoja kaj rivereto, kiu ne havas nomon kaj elfluas el Killervä (lageto en Killeri) al Köhniönjärvi. Apud Killeri estas marĉo Rimminsuo. La marĉo estas ĉirkau lageto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento kaj unuaj jardekoj de 19-a jarcento Kypärämäki estis areo por hakado kaj bruligado kaj paŝtejado. La areo estis arbara.

Preskaŭ tuta nuna loĝareo de Kypärämäki estis en areo de la urbo Jyväskylä jam, kiam la urbo estis fondita 1837, sed en la areo ne estis loĝejoj pre la dua mondmilito. En Kypärämäki iuj loĝantoj de la nova urbo ĉasis. En stratnomaro de Kypärämäki estas ecoj de ĉaso. Estas stratoj Ansapolku, Loukkukatu, Luttoskatu kaj Permikatu, kaj ansa, loukku, luttonen (kunmetitvorta versio luttos) kaj permi estas ĉiuj iloj por ĉasbesta ĉaso. Same estas stratoj Erämiehenkatu (strato de privatvojaĝa viro), Keihäsmiehenkatu ("strato de lanca viro") Keihäsmiehenkatu ("strato de lanca viro"), Pyssymiehenkatu ("strato de fusila viro") kaj Jousimiehenkatu ("strato de arbalesta viro"). Janne Haikari kredas, ke fari la areo loĝareo ek planis en la 19-a jarcento ek la komenco de la 20-a jarcento. La areo estis monteta kaj malfacila konstrui. Post vintra milito (1940) oni planis en la areo parcelojn por unufamiliaj loĝejoj sur kruta suda deklivo de monteto Kypärämäki. La konstruadon de la domoj pripagis precipe la urbo Jyväskylä. La konstruomajstro estis helsinkiana Otto Karme. La malpraktika monteta areo malfaciligis la konstruon. Monteta tero pevis, ke oni devis situi la domojn varie. Kritiko ke en Finnlando en novaj unufamiliaj domaj areoj la domoj estis situinta malvarie, ne estis kontraŭ Kypärämäki do forte ol kontraŭ multaj aliaj unufamildomaj areoj en Finnlando. Oni devis konstrui la domojn vere malmultekoste. Unue en la domoj ne estis duktoj. Akvo estis antaŭe ricevita el putoj. En iuj domoj mankis unue eĉ izolaĝo. Ĝi povis ebli el malzorgon de la instruisto. Plej domoj estis unue kun nur unu etaĝo, sed poste plej el la unuetaĝaj domoj iĝis duetaĝa. La unuaj loĝantoj venis ĉefe el areo, pri kiu Finnlando rezignis al Sovetunio en vintra milito kaj el ruro de Meza Finnlando, sed en Jyväskylä naskiĝantaj estis vere malmulte. Ankaŭ el Kypärämäki iuj loĝantoj el la perdita areo movis reen al siaj antaŭaj hejmareoj, kiam Finnlando estis okupinta la areoj reen, sed devis denove movi el la hejmareo, kiam Finnlando estis perdinta la areoj denove.

Unue la vivo en la urboparto povis esti provinceta. Apud la strato Koivukatu en orienta parto de Kypärämäki estis planita unufamilidomoparceloj, kie la loĝantoj havis juron konstrui ankaŭ porkejon, bovejon aŭ kokejon. Ankaŭ en aliaj parceloj estis kreskata manĝon.

La loĝareo kreskis multe en 1940–aj ĝia 1960-aj jaroj. Post la dua mondmilito en pli suda parto de la areo Kypärämäki oni konstruis unufamiliajn loĝejojn, sed ankaŭ apartamentajn konstruaĵojn. Parto da unufamiliaj domoj en Kypärämäki estas donitaj domoj, kiujn oni fariĝis en Svedio kaj sendis al Finnlando, kie la konstruistoj faris la domojn el la elementoj. Tamen finnaj arkitektoj planis la domojn. Kypärämäki estis vere politika maldekstra urboparto. Fabriko planis parcelojn por unufamiliajn loĝejojn en Köhniö kaj donis ilin al siaj laborantoj. En plej multaj domoj en Köhniö estis en dua ĉambro alia apartamento por luanto. Nun plej da domoj estas por unu familio. Kiam multaj unufamiliaj domoj fariĝis vere unufamiliaj domoj, estis ofte potencia fari situacio, en kio estis tri lita ĉambroj. Unu el la tri lita domoj estis por patro kaj patrino, unu por filoj kaj unu por filinoj. Tie granda komforteco estis plejparte nova afero.

Ĉirkau la strato Kypärätie oni konstruis lignajn malgrandajn apartamentajn konstruaĵojn. Ili fariĝis faritaj 1949. Same ol multaj unufamiliaj domoj en Kypärämäki, la loĝejoj de la malgrandaj apartmentaj konstruaĵoj estis unue sen endomaj necesejoj. Sur sama strato estis konstruata unua envica domo de Jyväskylä. Ĝia nomo estas Veljeskypärä. Ĝi fariĝis farita en 1954. Oni fondis lernejon de Kypärämäki en 1949. Antaŭe kypärämäkianaj infanoj studis en Mäki-Matti en Lernejo de Cygnaeus vespere post aliaj lernejanoj de sama lernejo. En nordorienta parto de Kypärämäki estis konstruataj pli grandaj apartamentaj konstruaĵoj en 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. En 1960-jaroj en domoj en Kypärämäki oni konstruis endomajn necesejojn kaj saŭnojn. En Kypärämäki estis ankaŭ vere populara publika saŭno. El 1955 ĝis 2011 en Kypärämäki estis ankaŭ kirko de luterana eklezio de Jyväskylä kaj el 1959 ĝis 2014 biblioteko. En 1980–90-jaroj en Kypärämäki estis konstruita multaj envicaj domoj. Parto da envicaj domoj en Kypärämäki estas eksaj entreprenaj konstruadoj. Kypärämäki havis pli ol 5000 loĝantojn. Sotainvalidien sairaskoti estis fondita en 1988. Nun, kiam la militaj finnaj invalidoj vivas malmulte, en la domo estas ankaŭ manĝejo. Konstruon de la Sotainvalidien sairaskoti pagis militaj invalidoj mem.

La meza aĝo de la loĝantoj de la urboparto altiĝis, ĉar multaj originalaj loĝantoj de la unumaliliaj domoj el 1940-aj kaj 1950-aj jaroj restis loĝi en siaj domoj por siaj pensiultempo. En Kypärämäki estas ankaŭ apartamentaj konstruaĵoj speciale por pensionuloj kaj maljunuloj.

Antaŭe granda plimulto da loĝantoj de Kypärämäki vivtenis sin per industria laboro aŭ konstruado. Kypärämäki estis areo de plejparte malriĉetaj homoj. Poste ankaŭ pli riĉaj homoj komencis pensi Kypärämäki bona loĝareo. Nun en la areo loĝas multete ankaŭ riĉetaj homoj. En komencotempoj de la urboparto oni devis konstrui domojn vere ĉipe, sed nun unufamiliadomoj en Kypärämäki estas ofte multekostaj. Kaj Kypärämäki ne estas tie politika maldekstra urboparto ol antaŭe.

Sed plu en la urboparto estas loĝpotentialoj ankaŭ por malriĉaj. La situacio ne estas nun sama ol antaŭe. En Kypärämäki estas multe ankaŭ lua apartamentajn konstruaĵojn kun apartamentoj kun malalteta luo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Unue la urboparto Kypärämäki estis vere maldekstra, kaj lokaj membroj de Finnlanda Socialdemokratia Partio fondis Kypärämäen työväenyhdistys (laboristkunigo de Kypärämäki), ĉar ili pensis, ke Jyväskylän työväenyhdistys (laboristkunigo de Jyväskylä) fariĝis elitista kaj ne bone helpis laboristojn de malcentra partoj de Jyväskylä.[4] En Kypärämäki loĝis multe ankaŭ membroj de SKDL (Demokratia ligo de finna popolo), antaŭaĵo de la nuna Maldekstra Ligo. Du maldekstraj partioj en Kypärämäki konkursis forte kaj ne kunlaboris politike. Laboristkunigo de Kypärämäki laboras plu, sed nun Kypärämäki ne estas forte maldekstra areo kiel inter la 1940-aj ĝis 1970-aj jaroj. En parlamenta baloto en 2011 la tri partioj kiuj ricevis plej multajn voĉojn el Kypärämäki estis Finnlanda Socialdemokratia partio, Veraj finnoj kaj Nacia Koalicio kaj en komuna elekto en 2012 Finnlanda Socialdemokratia Partio, Nacia Koalicio kaj Finnlanda Centro. En elekto de finna prezidanto en 2012 en la dua periodo Pekka Haavisto ricevis el Kypärämäki malmulte pli multaj voĉojn ol Sauli Niinistö. En elekto 2018 Niinistö ricevis 57.5 % da voĉoj el Kypärämäki.

Esperanto en Kypärämäki[redakti | redakti fonton]

En Kypärämäki loĝas ankaŭ esperantistoj, interalie Seija Kettunen, eksa prezidanto de Esperantoklubo de Jyväskylä kaj Kari Kettunen, ŝia edzo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jyväskylän väestö pienalueittain / Loĝantaro de Jyväskylä laŭ urbopartoj (Retprogramo kie vi povas vidi statistikojn laŭ regiono) Urbo de Jyväskylä. Alirita la 22-an de aŭgusto 2020
  2. Janne Haikari: "Kypärämäki ja sen väki" (Kaska monteto kaj ĝiaj homoj). Jyväskylä: civitana asocio "Kypärämäki-Köhniön asukasyhdistys" 1999. ISBN 952-91-0730-7
  3. Tiina Lappalainen: Kypärämäki-Köhniön kasvillisuusselvitys / Vegetaĵenketo de Kipärmäki-Köhniö, artikolo en la libro Kypärämäen ja Köhniön luontohuma ("naturo de K. kaj K."), Jyväskylä: civitana asocio "Kypärämäki-Köhniön asukasyhdistys", 1999
  4. el la publikaĵo Kypärämäki ja sen väki kuvina ("Kypärämäki - do "kaska monto" - kaj ĝiaj homoj en bildoj").