Saltu al enhavo

Kyrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kyrie Eleison)
Kyrie
kristana preĝo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
vdr

Kyrie (vokativo, do vokformo Κύριε, de la greke Κύριος, „Sinjoro“; en la tiutempa greka prononcata kírië) estas la unua vorto de mallonga plejofte triparta litanio, kiu komencas la samrestantajn partojn (Ordinarium Missae) de la meso. La voko devenas el la liturgio de la grekparola ortodoksismo — tie kontraŭparolo de la komunumo en la grandaj litanioj (porpetoj) — kaj estis transprenita ĉirkaŭ 500 p.K. netradukite en la roman kaj aliajn okcidentajn liturgiojn; dum en la negreklingvaj eklezioj ortodoksaj ĝi plejparte aperas tradukite; ekz-e en la liturgio Slavona: «Господи помилуй!». Sekve en la Esperanta traduko de la Dia liturgio [1] ĝi havas la formon:

Popolo : Sinjoro, kompatu.   (p. 16 k.a.)
Kyrie 16
Kyrie 16

Kýrie eléison (malnovgreke Κύριεἐλέησον, novgreke Κύριε ελέησον, „Sinjoron, kompatu“), estis en antaŭkristana tempo kutima omaĝovoko al dioj kaj regantoj. La judoj en la greklingva diasporo rilatigis la Kyrios-titolon al la dio izraelia (kiel traduko de „Adonaj“, komparu Biblia Tetragramo), kaj en la frua kristanismo ĝi iĝis centra moŝtonomo de Jesuo.

La Kyrie-litanio estas triobla (aŭ sesobla aŭ naŭobla) alvokado de Kristo komence de la diservo de la komunumo, kiu kunvenis sub lia nomo. Tamen dum jarcentoj ĝi ankaŭ estis interpretita kiel trinunue kiel alvoko de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta spirito (komparo Kyrie-kantoj de la reformaciepoko).

Grandaj Kyrie-muzikigoj komencas la meskomponaĵojn de ĉiuj epokoj.

Kýrie eléison. Christé eléison. Kýrie eléison.
Sinjoro, kompatu. Kristo, kompatu. Sinjoro, kompatu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei, Proprium

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Johano la Orbuŝa: Dia liturgio. Moskvo, 2015. ISBN: 978-5-519-48547-0.