Kálmán Kittenberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Kittenberger
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1881 (1881-10-10)
en Levice
Morto 4-an de januaro 1958 (1958-01-04) (76-jaraĝa)
en Nagymaros
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologo • entomologo
vdr

Kálmán Kittenberger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kittenberger Kálmán estis hungara ĉasisto, vojaĝisto.

Kálmán Kittenberger [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1881 (estas fonto pri malsamaaj datenoj) en Hungara reĝlando en Léva (nuntempa Levice en Slovakio), li mortis la 4-an de januaro 1958 en Nagymaros.

Kálmán Kittenberger en 1920
Busto pri Kálmán Kittenberger
Memortabulo pri Kálmán Kittenberger

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Kittenberger frekventis gimnazion kaj pedagogian lernejon en sia naskiĝurbo, poste pedagogian altlernejon en Budapeŝto. Dum lernado li praktikadis en la bestoprepara laboro en la Hungara Nacia Muzeo. Post la pedagogia diplomo li ekinstruis, sed post monatoj li aliĝis al ekspedicio al Afriko. Li sendis kompense al la Nacia Muzeo resume 60 mil preparitajn bestojn, el ili 300 estis nekonata. Resume li estis en Afriko sesfoje dum 10 jaroj. Dum la 1-a mondmilito la britoj kaptis lin kiel malamikon kaj internis lin al Hindio, dum liaj iloj kaj kolektaĵoj malaperis. Li hejmenvenis en 1919, lia sola laborejo estis radakti ĉasistan revuon ĝis 1948. En la malfruaj 1920-aj jaroj li denove havis eblecon reviziti Afrikon. En 1948 la komunistoj deklaris lin "malamiko de la popolo", li vivis plu en Nagymaros, kie li ankaŭ edziĝis. Dum la Hungara revolucio de 1956 lia granda kolektaĵo pene bruliĝis. Post falo de la revolucio li estis rehabilitita.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vadász- és gyűjtőúton Kelet-Afrikában (1927, Budapeŝto)
  • A megváltozott Afrika (1930, Budapeŝto)
  • Kelet-Afrika vadonjaiban (1955, Budapeŝto)
  • Vadászkalandok Afrikában (1957, Budapeŝto)
  • Afrikai vadászemlékek: Válogatás Kittenberger Kálmán írásaiból. (2-a eldono 1972, Budapeŝto)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]