Kálmán Vánky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Vánky
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1930 (1930-06-15)
en Hungario
Morto 18-an de oktobro 2021 (2021-10-18) (91-jaraĝa)
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de UpsaloUniversitato de BukareŝtoUniversitatea Babeș-Bolyai
Familio
Edz(in)o Christine Vánky
Infano Tomas Vánky
Okupo
Okupo fungosciencisto
TTT
Retejo http://kalman-vanky.de/
vdr

Kálmán Vánky [vAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vánky Kálmán estas rumania-hungara-sveda biologo, botanikisto, mikologo, kuracisto, membro (honora (2001)) de Hungara Scienca Akademio. Vánky estas lia botanika nomo.

Kálmán Vánky [1] naskiĝis la 15-an de junio 1930 en Odorheiu Secuiesc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Vánky apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis kalvinanan lernejon, poste li akiris diplomon (B.Sc kaj M.Sc) en Bukareŝta universitato en 1953. Post la diplomo ĝis 1957 li esploris en agrikultura instituto en Bukareŝto. En 1961 li akiris ankaŭ Md-diplomon pri medicino en Târgu Mureș, poste li estis kuracisto en sia naskiĝurbo. Li okupiĝis ankaŭ pri ustilagoj. En 1969 li forlasis Rumanion pro la kruda socialismo kaj ekloĝis en Svedio, kie li akiris la svedan Md kaj laboris kiel familikuracisto en vilaĝo. Li akiris Ph.D en Universitato de Upsalo en 1985. En la sekva jaro li ricevis stipendion en Okcidenta Germanio kaj li esploris en Universitato de Tübingen en ties instituto ĝis sia emeritiĝo en 1995. Vánky vojaĝis en proksimume 55 landoj ĉie en la mondo, kie li kolektis ustilagojn. Li havas edzinon en Germanio, kiu helpas lin en fotado de ustilagoj. Dum 60 jaroj Vánky kolektis la plej grandan ustilagokolekton de la mondo. Li ricevis premiojn en 2012 kaj post 2 jaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Carpathian Ustilaginales - disertaĵo
  • Smut Fungi of the World (2012)
  • Illustrated Genera of Smut Fungi (2013)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • nova genro de ustilagoj "Vankya" estis nomita pri li kaj same pluraj novaj specioj Orphanomyces vankyi Savile (1974), Anthracoidea vankyi Nannfeldt (1977), Uromyces vankyorum R. Berndt (2002) kaj Tilletia vankyi Carris & Castlebury (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]