Károly Flesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Flesch
Károly Flesch
Károly Flesch
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1873 (1873-10-09)
en Moson
Morto 14-an de novembro 1944 (1944-11-14) (71-jaraĝa)
en Lucerno
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Károly Flesch [kAroj fleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Flesch Károly estis hungara violonisto, altlerneja instruisto. Lia parenco estis Ella Flesch.

Károly Flesch [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1873 en Moson (Hungara reĝlando (nuntempa urboparto de Mosonmagyaróvár), li mortis la 15-an de novembro 1944 (laŭ alia informo la mortotago estas 14-a) en Lucerno (Svislando).

Kulturcentro Károly Flesch
Portreto pri Károly Flesch
Reliefo pri Károly Flesch

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Flesch devenis el juda familio, li aĝis 6, kiam li komencis violonadi. Li frekventis piaristan gimnazion en Magyaróvár, li aĝis 10, kiam li debutis kiel amatora violonisto. Ekde 1883 li jam studis violonadon en Vieno, post 2 jaroj li faris la samon en Parizo. Li akiris diplomon en 1994. Li debutis en Vieno en la sekva jaro, époste li koncertis en Germanio, Budapeŝto, Prago. Inter 1897 kaj 1902 li instruis en konservatorio de Bukareŝto, li edziĝis en 1901. Inter 1903-1908 li instruis en konservatorio de Amsterdamo, sed li ankaŭ recitalis. En 1908 li translokiĝis al Berlino, li instruis private, ekde 1921 en muziklernejo, krome li recitalis sola aŭ duope aŭ triope. Inter 1924 kaj 1928 li instruis en Filadelfio (Pensilvanio), reveninta al Berlino li instruis en la Muzikarta Altlernejo. Inter 1930-1935 li estis ankaŭ germana ŝtatano, sed pro la nazioj li rifuĝis al Londono. Dum okupado de Nederlando (1940) li estis ĝuste tie, li ne povis revojaĝi al Londono. Helpe de hungaraj amikoj post 2 jaroj li hejmenvenis al Hungarlando, post jaro al Svislando, li instruis en konservatorio de Lucerno ĝismorte. En 1994 lia tombo estis metita al sia naskiĝurbo.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Urstudien (1911)
  • Die Kunst des Violin-Spiels (1923–28; fundamenta verko dum violoninstruado)
  • Das Skalensystem (1926)
  • Das Klangproblem im Geigenspiel (1931)
  • Erinnerungen eines Geiger (1960, memuaro)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

  • Charles Barkel, Edwin Bélanger, Bronislaw Gimpel, Ivry Gitlis, Szymon Goldberg, Josef Hassid, Ida Haendel, Adolf Leschinski, Alma Moodie, Ginette Neveu, Yfrah Neaman, Ricardo Odnoposoff, Eric Rosenblith, Max Rostal, Henryk Szeryng, Henri Temianka, Roman Totenberg, Tibor Varga kaj Josef Wolfsthal

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • muzikkonkurso en Londono inter 1945-1992
  • somera kurso en Baden-Baden ekde 1964
  • memortabulo en 1983 en Mosonmagyaróvár
  • kulturcentro en Mosonmagyaróvár

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]