Károly Jenő Ujfalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Jenő Ujfalvy [kAroj jenO ujfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujfalvy Károly Jenő estis hungara etnografo, lingvisto, vojaĝisto, membro (ekstera en 1876) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis mezőkövesdi.

Károly Jenő Ujfalvy

Károly Jenő Ujfalvy [1] naskiĝis la 18-an de majo 1842 en Vieno (laŭ alia fonto en Transilvanio). Li mortis la 31-an de januaro 1904 en Florenco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Jenő Ujfalvy frekventis universitaton en Bonn, poste li vojaĝis al Parizo, kie li edziĝis en 1868. Li ekinstruis en Versailles, poste li ricevis francan ŝtatanecon. Spite tion li ofte kontribuis diversajn hungaraĵojn al la franca publiko. Baldaŭe li aranĝis vojaĝojn al Azio, kie ankaŭ lia edzino akompanis lin, eĉ ŝi skribis vojaĝpriskribojn. Ili dokumentis geografiaĵojn, etnografiaĵojn kaj lingvaĵojn, tial li ricevis Honoran Legion en 1878. Franca libro aperinta en 1902 taksis lin unu el la plej elstaraj vojaĝistoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Alfred de Musset (1870)
  • Elements de Grammaire Magyare (1876)
  • Aus dem Westlichen Himalaja (1884, france en 1887)
  • Petit Dictionnarie des marques et monogrammes des biscuits de porcellaine, suivi d'une Étude sur les Marques de Sevres (1895)
  • Le Type physique d'Alexandre le Grand (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]