Károly Kogutowicz
Károly Kogutowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1886 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de septembro 1948 (62-jaraĝa) en Ludwigsburg |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Manó Kogutowicz |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto kartografo |
Károly Kogutowicz [kAroj kogutoviĉ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kogutowicz Károly estis hungara geografo, profesoro, instruisto, membro de Societo Dugonics. Lia patro estis Manó Kogutowicz.
Károly Kogutowicz [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de septembro 1948 en Germanio en Ludwigsburg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Kogutowicz frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907. Post siaj studoj li instruis en lernejo por virinoj. Jam ekde 1908 li gvidis la geografian instituton. Dum la 1-a mondmilito li pritaksis la aerfotojn, poste la menciita instituto iĝis havaĵo de Aŭstrio, tial li devis forlasi ĝin. Li denove instruis en lernejo. En 1923 li estis nomumita publika ordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József, kie li estis dekano en la lernojaro 1929, rektoro en la lernojaro 1941. Li estis ankaŭ direktoro de la jam hungara geografia instituto. En 1944 li rifuĝis al Germana Regno, kie li post jaroj mortis.
Elektitaj mapoj
[redakti | redakti fonton]- Kogutowicz Teljes Atlasza (Plena atlaso de Kogutowicz) (1912)
- militaj mapoj por Hungara Sovetrespubliko
- Népiskolai atlasz (Bazlerneja atlaso) (1923)
- Dunántúl és Kisalföld (1932)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto