Károly Megyeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Megyeri
Persona informo
Naskonomo Stand Károly
Naskiĝo 8-an de januaro 1799 (1799-01-08)
en Palárikovo
Morto 12-an de decembro 1842 (1842-12-12) (43-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo aktorodramaturgoLiteratura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Megyeri [kAroj medjeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyeri Károly estis hungara aktoro, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Stand, lia prenita nomo devenis el sia naskiĝvilaĝo.

Károly Megyeri

Károly Megyeri [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1799 en Hungara reĝlando en Tótmegyer (nuntempa Palárikovo en Slovakio) (laŭ [2] la naskiĝdato estas 24-an de januaro 1798), li mortis la 12-an de decembro 1842 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Megyeri komence havis posteneton en la loka bieno. En 1817 li aliĝis al migranta trupo de Dávid Kilényi, baldaŭ al aliaj trupoj. En la sekvaj jaroj li ludis en diversaj urboj, eĉ li estis trupestro kaj unufoje li estis reĝisoro. Li dekomence estis membro de Teatro Magyar (Pest), poste pro nomŝanĝo Nacia Teatro (Pest). Li estis vaste konata komikulo, sed li ricevis ankaŭ aliajn rolojn. Li ankaŭ tradukis kaj verkis dramojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 12 tradukitaj dramoj el la germana lingvo, ekzemple Ernest Raupach: Rafaela kaj Heliodor (dramo, prezentita en Miskolc en 1831, poste en aliaj urboj)
  • Nyelvpitty komedio prezentita en Vác en 1833
  • A solymosi vár dramo (1833)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto (1863) en teretaĝo de Nacia Teatro en Budapeŝto [3]
  • 2 epigramoj de Mihály Vörösmarty (1844)
  • Poemo de Sándor Petőfi (1844). La konciza enhavo: Kiam Megyeri estis migranta aktoro, li ankaŭ kopiis scenarlibrojn. Foje li ricevis monojn pro la kopiaĵoj, tial li aĉetis inkon por ne estu manko. Li tre ĝojis pro la ricevita mono, eĉ li saltetadis. Intertempe la inko renverŝiĝis en la poŝo, sekve sur lia flava mantelo estiĝis granda makulo. Li ne havis monon aĉeti novan mantelon, kion fari? Li uzis ĝin kun la makulo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]