Károly Szász (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Szász
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1798 (1798-01-25)
en Ocna Sibiului
Morto 25-an de oktobro 1853 (1853-10-25) (55-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Károly SzászBéla SzászDomokos Szász
Okupo
Okupo politikisto • matematikisto
vdr

SZÁSZ Károly (sa:s) estis hungara juristo, natursciencisto, politikisto, ano de MTA naskita en Vízakna la 25-an de januaro 1798 kaj mortinta en Marosvásárhely la 25-an de oktobro 1853. Li estis la patro de verkisto, episkopo Károly Szász, de episkopo Domokos Szász kaj de poeto Béla Szász, de poeto Gyula Szász.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szász studis en reformita ĉeflernejo de Nagyenyed (1805 – 13), juron en 1814 en Koloĵvaro. Li havigis advokatan diplomon en 1817 en Marosvásárhely kaj ĝis 1820 li estis ĉedoma instruisto de junaj aristokratoj en Vieno. Tie li konatiĝis kun János Bolyai. De 1821 li estis jurinstruisto de ĉeflernejo de Nagyenyed. En la landkunveno de 1834 de Transilvanio li estis sendito de Vízakna kaj unu el gvidanto de opozicio. La registaro starigis lin antaŭ tribunalon. De 1839 li instruis en Nadjenjedo natursciencon. En 1848 li havis rolon en deklarado de la unio de Transilvanio kun Hungario, poste li estis ano de la unua landkunveno de Peŝto. Li estis ŝtatsekretario en la de ministerio pri publikadukado, poste gvidanto de ministerio post abdiko de József Eötvös. Post la falo de liberecbatalo persekutita, sed pli poste li ricevis amnestion. De 1851 li estis instruisto de kolegio Marosvásárhely. Li aperigis historian libron (1831 esztendő történetei, Kolozsvár, 1832), plurajn jurajn kaj lingvistikajn lernolibrojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]