Kázmér Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kázmér Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1807 (1807-06-03)
en Bratislavo
Morto 13-an de julio 1854 (1854-07-13) (47-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo ĥolero
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gusztáv Batthyány
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Grafo Kázmér Batthyány [batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Batthyány Kázmér Antal Ferenc estis hungara politikisto, ministro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári. Lia kuzo estis Lajos Batthyány, lia frato estis Gusztáv Batthyány.

Kázmér Batthyány

Kázmér Batthyány [1] naskiĝis la 3-an de junio 1807 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 13-an de julio 1854 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kázmér Batthyány lernis eksterlande, eĉ li lernis hungare nur en la 1830-aj jaroj. Ekde 1839 li partoprenis en laboro de la hungara supera ĉambro, eĉ tie li apartenis al la opozicio, kiu streebis por la hungaraj interesoj. Li fondis infanĝerdenojn, lernejojn en sia bieno. Dum la Hungara revolucio de 1848 komence li estis departementestro, poste li batalis por la sendependeco. En 1849 li estis la unua hungara ministro pri eksteraj rilatoj, krome li gvidis la trafikon, komercon. Post falo de la liberecbatalo li rifuĝis al Turka Imperio, baldaŭe li vivis en Parizo. Li estis kondamnita je morto sen ĉeesto en Hungarlando. En 1987 li estis reentombigita en Siklós.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]