L'Écho des savanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

L'Écho des savanes (La eĥo de la savanoj) estas franca satira bildliteratura gazeto, unufoje publikigita kaj tiam fondita en Majo 1972 fare de Claire Bretécher, Marcel Gotlib kaj Nikita Mandryka. Ĝi publikigis la verkaron de francaj kaj internaciaj aŭtoroj kaj de bildliteraturistoj de plorplenkreskuloj orientitaj bildostrioj laŭlonge de ĉirkaŭ 34 jaroj kaj provizore finigis publikigon en Decembro 2006. Ĝi estis relanĉita en 2008.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua numero de L’Écho des Savanes estis publikigita en la 1a de Majo, 1972. Ĝi estis la nura numero de tiu jaro, kvankam la populara peto okazigis ke ĝi estu represita en kelkaj eldonoj. Ĉiuj ties paĝoj (escepte la kovrilpaĝo) estis blankanigraj kaj enhavis nur la verkaron de ties fondintoj, nome Bretécher, Gotlib kaj Mandryka.[1] Markita kiel publikaĵo por plenkreskuloj, ĝi staris diference el la gazeto Pilote, nome tutfamilia publikaĵo kun kiu la fondintoj havis longan rilaton. Laŭlonge de la sekvantaj jaroj, ĝi iĝis trimonataj publikaĵo. Nur preskaŭ fine de tiu periodo, ekaperis ankaŭ la laboroj de aliaj kreantoj, kiel Alexis, Harvey Kurtzman, Jean Solé kaj Moebius.

En 1975, la gazeto adaptis du-monatan regulecon, kaj el 1976 ĝi iĝis ĉiumonata. Kvankam ne plu markita kiel "por plenkreskuloj", la kutima kovrilpaĝa bildo sugestis ke nenio pri la enhavo estis ŝanĝita. Dum tiu periodo, ekalvenis kontribuaĵoj el kreantoj kiaj Neal Adams, Richard Corben, Robert Crumb, Dick Giordano, Alejandro Jodorowsky, Jeff Jones, Gérard Lauzier, Jacques Lob, Francis Masse, Georges Pichard, Jacques Tardi, Martin Veyron, Wallace Wood kaj Berni Wrightson.

El la fino de la 1970-aj jaroj, ĝis ĉesigo en 1982, L'Écho pluhavis sukcesan karieron, inklude oftajn eldonojn de L'Écho special U.S.A., kaj flankan publikaĵon titolitan Virus (kvin numeroj en 1980-1981). La verkaro de Bretécher, Gotlib, kaj Mandryka ĉesis aperi, kaj elstaraj aldonoj el la kontribuantaro estis tiuj de Jean Michel Charlier, Guido Crepax, Jean-Claude Forest, Carlos Giménez, Tanino Liberatore kaj Art Spiegelman.

1982-2006[redakti | redakti fonton]

Aĉettia de la publikiganto Albin Michel, L'Écho relanĉiĝis la 1an de Junio 1982 post kvin-monata paŭzo, ŝanĝinte iom la aspekton de la gazeto. Inter la novaj kontribuantoj estis Baru, Will Eisner, Milo Manara, Frank Miller, Jean-Marc Reiser, Alex Toth, Jano kaj Alex Varenne. Aldone al la bildostrioj por "plenkreskuloj", la novaj numeroj enhavis artikolojn montrantajn fotojn de duon-nudaj virinoj (ankaŭ en kovrilpaĝoj).

Ĉiusemajna versio, dekomence nomita L’Hebdo Écho des Savanes, kaj poste L’Ebdo estis lanĉita en 1984 anstataŭ la ĉiumonata gazeto dum kelkaj monatoj.

La numero de Decembro 2006 estis la fina apero de L'Écho, post decido de Lagardère Active Media ĉesi publikigon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . l'Echo des Savanes en 1972 (france).
  2. . L’Echo des savanes suspendu (france) (29a de Decembro, 2006).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]