L'Être et le Néant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

L'Être et le Néant (esperante Esto kaj Nenio) estas eseo de fenomenologia ontologio de Jean-Paul Sartre publikigita en 1943. La ĉefa celo de Sartre estas aserti, ke individua ekzisto antaŭas individuan esencon. Lia ĉefa priokupo skribinte ĉi tiun libron estis pruvi ke libera volo ekzistas.

Temo[redakti | redakti fonton]

La graveco de libera elekto, konsekvenco de ateisma ekzistadismo kaj kaŭzo de respondeco (« ekzisto antaŭas esencon »).

Sartre distingas inter « esti por si mem » (la homo konscia pri sia ekzisto kaj pri sia libereco), kaj « esti en si mem » (bestoj, naturo, objektoj ne konsciaj pri si mem) kaj « esti por aliaj » (la homo konscia, kiu difinas sin rilate al aliaj en rigardo). Li nomas « malbona fido » la sintenon de tiu, kiu kaŝas al si sian liberecon. Temas pri historia renverso kaj starpunkto direkte al homo, kiu estas libera kaj mastro de si mem, kiu difinas sin tra la spektro de ĉi tiu trioblaĵo, en kiu li bazas principon de la mondo sur ontologio, kiu evoluas el unua pozicio de « por si mem » kiel absoluta libereco tra kiu li subtenas sian fenomenologion de esto. Interne de ĉi tiu ideo, enskribiĝas la tuta potenco kaj originaleco de lia teksto, tio estas, « homo estas kondamnita esti libera » elekti sen kialo antaŭ ĉiu kialo kaj li konkludas ke « homo estas senutila pasio ».