L'Année Sociologique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'Année Sociologique
periodaĵo • akademia revuo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldonejo Presses universitaires de France
vdr

L'Anné Sociologique estis sociscienca periodaĵo fondita en 1898 de Émile Durkheim, kiu laboris kiel ĝia eldonisto. Ĝi estis publikata pojare ĝis 1925, kaj reekpublikiĝis kiel Annales Sociologiques inter 1934 kaj 1942. Post la dua mondmilito, ĝi reekpublikiĝis kiel L'Année Sociologique kaj ankoraŭ estas publikata nuntempe.

Durkheim fondis L'Anné Sociologique kiel rimedon por publiki esploraĵojn proprajn kaj de siaj lernantoj kaj aliaj akademianoj laborantaj en sia nova sociscienca paradigmo. Kiel rezulto de tio, la titolo estas uzata por nomi la grupon kiu kunpartoprenis la periodaĵon kun Durkheim kaj ankaŭ la esplorojn produktitajn en la unuaj du jardekoj de la 20-a jarcento.

Kelkaj anoj de la grupo Anné Sociologique estas, krom Durkheim mem, Célestin Bouglé, Marcel Mauss, Henri Hubert, Robert Hertz, Maurice Halbwachs kaj François Simiand, inter aliaj.