L' Espérantiste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L'Espérantiste)

L'Espérantiste, komencis aperi en januaro 1898 kaj havis la jenajn subtitolojn:

  • ĝis decembro 1903: „Organe propagateur de la langue int. Esperanto“,
  • de januaro 1904 ĝis junio 1908: „Organe propagateur et conservateur de la langue int. Esperanto“,
  • de julio 1908 ĝis decembro 1909: „Organe propagateur de la langue int. auxiliaire“ - kaj per tio ĝi jam transiris al Ido.
  • En januaro 1910 L'Espérantiste akceptis la titolon „La Langue Auxiliaire, Organe propagateur de l'Ido“ - kaj aperis tiel ĝis la komenco de la mondmilito.
  • En novembro-decembro 1918 ĝi reaperis kiel „Bulletin Français-Ido de La Langue Auxiliaire“ (4 p. 22x14), kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ.

De januaro 1904 - junio 1908 L'Espérantiste estis oficiala organo de SFPE. Redaktis Louis de Beaufront ĝis junio 1903 en Epernay kaj poste en Louviers. L'Espérantiste atingis tre grandan - eble ĝis nun la plej grandan - influon je la publika opinio ne nur en Francio, sed ankaŭ en aliaj landoj kaj per ĝi estis varbitaj multaj fervoraj adeptoj. Plue ĝia apero okazis en tempo, en kiu - krom Lingvo Internacia - aperis neniu alia Esperanta gazeto. Zamenhof kaj la plej eminentaj Esperantistoj el la tuta mondo uzis ĝin kiel parolilon. De marto 1899 L'Espérantiste havis tut-Esperantan aldonon „supplément de L'Espérantiste“.