L'Illustration

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'Illustration
periodaĵo • gazeto
Komenco 1843 vd
Fino 1944 vd
Lando(j) Francio vd
Fondinto(j) Édouard Charton vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

L'Illustration estis franca semajngazeto, kiu aperis de la 4-a de marto 1843 ĝis 1944.

L'Illustration de la 8-a de majo 1858-a

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondata en Parizo de la ĵurnalistoj Édouard Charton, Jacques-Julien Dubochet, Jean-Baptiste-Alexandre Paulin, de la geografiisto Adolphe Joanne kaj de la eldonisto Jean-Jacques Dubochet. Tiu lasta fariĝis ĝia unua ĉefredaktoro kaj eldonisto.

Entute aperis 5293 numeroj kun ĉirkaŭ 180 000 paĝoj.

L’Illustration de la 23-a de junio 1900

L'Illustration apartenas al la plej fruaj ilustritaj gazetoj kaj ĵurnaloj, simile al The Illustrated London News, kiu fondiĝis unu jaron antaŭe, aŭ al la Leipziger Illustrirten Zeitung, kies aper-daŭro estis preskaŭ la samlonga.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento, kunlaboris por L'Illustration la plej bonaj desegnistoj de la periodo, kiel Henri Valentin, Édouard Renard, Gavarni, Janet-Lange, Cham kaj multaj aliaj, kontribuante al la vigleco de la lignogravurado. L’Illustration estas la unua gazeto kiu publikis en Francio, en la jaro 1891, fotografaĵon nigra-blankan, kaj, en 1907, kolorfotaĵon !

La turo de L’Illustration, finkonstruita la 15-an de decembro 1932, inaŭgurita la 30-an de junio 1933

Dum la Dua Mondmilito, la gazeto ne ĉesis aperi dum la germana okupacio. Post la liberiĝo de Francio, en 1944, la aperigo de la gazeto estis malpermesata, pro la fakto ke ĝia estro, Jacques de Lesdain, kunlaboris kun la germanaj malamikoj. Post ĝia reapero, en 1945, sub la titolo France-Illustration, la gazeto definitive malaperis en 1955.

Ligoj[redakti | redakti fonton]