Saltu al enhavo

L'Obs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'Obs
emblemo
gazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1964 vd
Landoj Francio vd
Sidejo Parizo
Fondintoj Claude Perdriel vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Le Nouvel Observateur (La nova observanto) aŭ pli familie Le nouvel Obs', estas franca semajngazeto kies unua numero aperis la 19-an de novembro 1964. La semajngazeto estas daŭriganto de la polemika revuo «L’Observateur politique, économique et littéraire», kiu ĉesis aperi pro financaj kialoj en 1964.

Politike, la ĵurnalo estas centra-maldekstra aŭ social-demokrata.

La deveno de la ĵurnalo estas "L'Observateur politique, économique et littéraire", semajngazeto de 24 paĝoj, aperinta unuafoje la 13-a de aprilo 1950 kun eldonkvanto de 20 000 ekzempleroj. Ĝin fondis iamaj rezistadanoj Gilles Martinet, Roger Stéphane, Claude Bourdet kaj Hector de Galard, kaj kunlaboro de Jean-Paul Sartre. Ĝi nomiĝos "l'Observateur aujourd'hui" en 1953 kaj poste "France Observateur" en 1954.

Sed en 1964 ĝi kadukiĝas pro monmanko. Claude Perdriel kaj Jean Daniel decidas reekigi la revuon, kiu iĝos "Le Nouvel Observateur" , la 19-a de novembro 1964.

La revuo estas politike maldekstra, animata de Jean Daniel, Maurice Clavel, Gilles Martinet kaj André Gorz (sub la plum-nomo de Michel Bosquet. En 1974 ĝi eldonas 400 000 ekzemplerojn

En 1984, pro monmanko, Claude Perdriel pliigas la kapitalon de la ĵurnalo kaj iĝas ĝia ĉefa akciulo. Estas dungitaj novaj ĵurnalistoj (Claude Weill, Olivier Péretié, Jean-Paul Mari…) kaj la stilo de la ĵurnalo proksimiĝa de tiu de novaĵa magazino. La kromaĵo "Obs de Paris" (= Obs' de Parizo) temas pri la kultura vivo en Parizo, ekonomika kajero estas aldonita en 1985, kaj programo pri televido: TéléCinéObs, direktata par Richard Cannavo en 1993.

En 1999, la TTT-paĝaro : http://tempsreel.nouvelobs.com/index.html estas lanĉata de Patrick Fiole kaj Christina Sourieau.

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
Tuta difuzo542 781544 401544 411543 399542 529543 596541 577
Pagata difuzo-537 569538 213537 717536 397537 502535 604

Fonto : OJD 2009

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]