L'homme armé

El Vikipedio, la libera enciklopedio

L'homme armé (franca: La viro armita) estas profana kanto. La kanto havas elstaran lokon en la muzikhistorio, ĉar ĝia melodio konata sub la nomo 'kanto firma' (latina : cantus firmus) estis ofte uzata de komponistoj el la renesanco por la komponado de la ordinariumo en la latinglingva kristana meso, La melodio probable servis tiun celon pli ofte ol iu alia profana kanto : entute restis konservitaj ĉirkaŭ 40 komponaĵoj de la sama melodio.

Komponistoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj komponistoj en pli fruaj tempoj estis Josquin des PrezGuillaume Dufay, Matthaeus Pipelare, Pierre de La Rue, Cristóbal de Morales, Guillaume Faugues, Johannes Regis, Johannes Ockeghem kaj Giovanni Pierluigi da Palestrina.

Dum la lastaj tempoj menciindas :

1968 : Peter Maxwell Davies Missa super l'homme armé [1].

1999 : vidu sube (meso por paco)

2001 : la novfolka itala kantgrupo Camerata Mediolanense eldonas version de L'Homme armé sur la albumo L'Alfiere.

2003 : Christopher Marshall verkis L'homme armé: Variations for Wind Ensemble.

2009 : la folko-kantgrupo Mawkin:Causley faris nuntempan adapton de la kanto sur la albumo The Awkward Recruit (Navigator Records).

2014 : Christophe Looten komponas je peto de Radio France la Missa super "l'Homme désarmé", por la paco en la mondo,

Meso por Paco[redakti | redakti fonton]

La kimra komponisto Karl Jenkins daŭrigis 600-jaran tradicion kun lia The Armed Man: A Mass for Peace (meso por paco), verkita en 1999 sur peto de komisiono de la Royal Armouries por festi ilian jarmilan datrevenon. Meso por Paco celis rememori la viktimojn de la milito en Kosovo. Ĝi konsistas el 14 ĉapitroj. Ĝi estas odo al paco kaj esprimas la pligrandiĝon de la timo, de la konstruo de konflikto kaj de la ekespero por la estonteco. Meso por Paco atingas universalecon ĉar ĝi enhavas selekton de tekstoj malsamperiodaj, el diversaj landoj kaj religioj : tekstoj de originoj islama (preĝada alvoko), biblia (psalmoj) kaj kristana (la ordinarumo de la meso), samkiel tekstoj de Rudyard Kipling, Alfred Lord Tennyson aŭ de postvivanto de Hiroŝimo[2]. La verko reprezentas la valorojn de humanismo. La temo aperas en la unua movado[3].

Muziknotoj, tekstoj kaj traduko[redakti | redakti fonton]

The tune "L'homme armé"
The tune "L'homme armé"
Franca originalo Esperanto
L'homme, l'homme, l'homme armé,

L'homme armé
L'homme armé doibt on doubter, doibt on doubter.
On a fait partout crier,
Que chascun se viengne armer
D'un haubregon de fer.

Viro, viro,

la armita viro,
La armita viro
La armita viro oni devas timi, oni devas timi
Ĉie oni diskonigas ke ĉiuj devas armiĝi 
kun maŝkiraso.
 

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La origino de la kanto estas pridisputata. Kelkaj argumentis ke la armita viro en la teksto estas aludo al la ĉefanĝelo Miĥaelo, kiel ekzemple la komponisto John Regis ĝin komprenis. Aliaj sugestis ke L'homme armé estis la nomo de gastejo aŭ ke ĝi rilatas al la krucmilito kontraŭ la turkoj dum la otomana imperio. La kanto estas aparte asociita kun la Ordeno de la Ora Ŝaffelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Missa super l'homme armé. Arkivita el la originalo je 2007-06-11. Alirita 2016-10-02.
  2. (franca) «Messe pour la paix » (meso por la paco) sur http://orval-patrimoine.be, 2-an oktobro 2016.
  3. (angla)  Stephanie Rocke : Crusading to Pluralism: L'homme arme and The Armed Man: A Mass for Peace (1999)[rompita ligilo]. La partituro estas eldonata ĉe Bossey & Hawkes.
  • Tiu ĉi artikolo estas tute aŭ parte bazita sur materialo el alia lingvoversio de Wikipedio (sveda, nederlanda, angla kaj franca vikipediaj versioj) (konsultita 2-an oktobro 2016)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Youtube, serĉu : L'homme armé.
  • Commons : Bildaro, videoj kaj sonmaterialoj.