Saltu al enhavo

L'immensità

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'immensità
filmo
Originala titolo L'Immensità
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 15 sep. 2022, 28 okt. 2022, 11 jan. 2023
Ĝenro drama filmo
Kameraado Gergely Pohárnok
Reĝisoro(j) Emanuele Crialese
Scenaro Emanuele Crialese • Vittorio Moroni • Francesca Manieri
Rolantoj Penélope Cruz • Vincenzo Amato • Valentina Cenni • Luana Giuliani • Alvia Reale
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

L'immensità[1] estas franc-itala drama filmo de 2022 reĝisorita de Emanuele Crialese.[2] Ĉefaktoroj estis Luana Giuliani, Penélope Cruz kaj Vincenzo Amato.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la Romo de la 1970-aj jaroj, la rakonto sekvas la malfacila situacio de komplika familio, formita de malfeliĉaj geedzoj: Clara (malkontenta hispanino) kaj Felice (negocisto kiu perfidas Clara kun sia sekretariino) kun iliaj gefiloj Adriana, Gino kaj Diana. La plej aĝa filino, Adriana, 12-jaraĝa (markita kiel ino denaske), suferas genran disforion identigante sin kiel malino kaj diskonigante sin laŭ la nomo Andrea (maskla nomo). Andrea enamiĝas de Sara, knabino kiu akceptas la genran identecon de Andrea. Pro kunhavata sento esti fremduloj, Andrea kaj la patrino Clara plie unuiĝas. Siaflanke la dua filo, Gino, reagas al la konfuza familia panoramo per feka malordo; dum la plej juna, Diana, montras malmanĝemon. Ĉio rezultas en nervokrizo, kiu sendas Clara al ripozkliniko, pos Andrea promesas ne reveni dume al la supozeble danĝera etoso kie loĝas Sara. Kiam Clara revenas hejmen, kaj Andrea iras serĉi Sara, la setlejo estis malaperinta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Luana Giuliani kiel Adriana "Adri" / Andrea Borghetti
  • Penélope Cruz kiel Clara Borghetti
  • Vincenzo Amato kiel Felice Borghetti
  • Patrizio Francioni kiel Gino Borghetti
  • María Chiara Goretti kiel Diana Borghetti
  • Penélope Nieto Conti kiel Sara
  • Alvia Reale kiel la avino
  • India Santella kiel María
  • Mariangela Granelli kiel la doktorino
  • Valentina Ceni kiel Camilla

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. L'immensità estas kanzono verkita de Don Backy, Detto Mariano kaj Mogol de 1967. Ĝi prezentiĝis en la Festivalo de Sanremo 1967, post kio ĝi atingis enorman sukceson. Laŭlonge de la fimo estas parentezaj muzikalaj scenoj kiu rilatas al la familia situacio.
  2. «Crítica: L’immensità». Cineuropa - konsultita la 26an de septembro 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]