La invititino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L'invitée)
L'Invitée
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Simone de Beauvoir
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1943
Ĝenro romano
Loko de rakonto Parizo
vdr

La invititino (france L'Invitée) estis la unua romano de Simone de Beauvoir, publikita en 1943 en la eldonejo Gallimard. Ĝi estis inspirita de la historio de la amtriopo konstituita de Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj la ukrain-pola Olga Kosakiewicz.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Pierre kaj Françoise formis liberan paron, observita admire kaj ĵaluze de iliaj ĉirkaŭuloj. Ĉio okazas antaŭ kaj dum la komenco de la Dua Mondmilito. Françoise amikiĝis kun junulino kiu loĝas en Rouen, kaj klopodis konstrui sian estontecon: Xavière. La verkistino decidis akcepti ŝin en Parizon por helpi en ŝia gvidado. Tra sia propra libereckonduto, Xavière kondukis Françoise starigi demandojn pri sia ekzistado kaj sia rilato kun Pierre, pri la akcepto de sia libereco kaj de tiu de aliaj. La romano esploras multajn konceptojn de ekzistadismo kiaj libereco, angoro, kaj aliuleco.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Françoise – konsiderita inspirita de Simone de Beauvoir mem
  • Pierre – konsiderita inspirita de Jean-Paul Sartre
  • Xavière – konsiderita kiel rolulo inspirita kombinante elementojn kaj de Olga kaj de ŝia fratino Wanda Kosakiewicz

Aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La romano estis prezentita por la Premio Goncourt kiu estos fine por Passage de l'homme de Marius Grout.
  • La invititino estas ankaŭ la titolo de L'InvitéeL'invitata, nome franc-itala filmo reĝisorita de Vittorio De Seta en 1969.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]