Lábatlan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lábatlan (Labatlan) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom. La urbo laŭvorte signifas: senpieda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lábatlan kaj Piszke[redakti | redakti fonton]

La urbo situas inter dekstra bordo de Danubo kaj monto Gerecse, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Esztergom-Komárom apud Nyergesújfalu. Ĝin limas norde Danubo, okcidente la vilaĝo Süttő, oriente la urbo Nyergesújfalu, sude la arbarokovritaj etendaĵoj de la montaro Gerecse.

Sur la teritorio funkciis pli frue du memstaraj vilaĝoj Lábatlan kaj Piszke, kiuj unuiĝis en la jaro 1950 sub la nomo Lábatlan. La grandkomunumo ricevis en la jaro 2004 urban statuson.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo de Lábatlan estis de la pratempoj loĝita tereno. Ĝi estis ŝatata loko ankaŭ en la romiaj tempoj, pri kio atestas la trovitaj ruinoj de iu romia vilao. Post la patrujkonkero setlis la popolo de estro Árpád sur la ĉirkaŭaĵo. La setlo estis menciita unan fojon en donacletero el la jaro 1267, kiam reĝo Béla la 4-a donacis 18 plugil-kultiveblan da tero ĉi tie al lia ĉefa ĉevalisto Miklós. El al tempo de reĝo Matiaso ni konas la nomon de Gregoro Lábatalani, kiun la reĝo nomumis guberniestro de bieno de episkopo Békés-Kalocsa, kaj komisiis lin gardi lian onklon Miĥaelo Szilágyi. La turka detruo ne evitis eĉ la vilaĝon Lábatlan, sed ĝi restis loĝita loko. La turkoj uzis la preĝejon, kiu staras sur la monteto meze de la vilaĝo, kiel moskeon, kaj ili entombiĝis ĉirkaŭ ĝi. Post la elpelo de turkoj, la loko estiĝis tn. „artikulara” vilaĝo, kaj la bienuloj estis la familioj Huszár kaj Nedeczky. La kalvinana loĝantaro de la vilaĝo rajtis konstrui preĝejon, lernejon kaj paroĥon. Vilaĝo Lábatlan kune kun vilaĝo Piszke apartenis ne al departamento Esztergom, sed al departamento Komárom. De la historio de la liberecbatalo Rákoczi ni scias, ke „kuruca” generalo Johano Bottyán tie tranaĝis Danubon kun siaj kelkcent husaroj la 15-an de decembro 1706, ĉe la pramo de Karva. La unua stacio de la generalo certe estis tie, kaj tie komencis kompletigi la armeon kun volontuloj. Post la malsukceso de la liberecbatalo ankaŭ en Lábastlan sekvis la jardekoj de mallaŭta, persista laboro. Koncerne la 18-a jarcenta historio de la vilaĝo ni devas kun la plej granda honoro mencii la flegadon, kiun la loĝantaro faris por la kalvinana lernejo. La zorgo de la tuta vilaĝo estis, ke „la infanoj havantaj belajn cerban talenton” povu frekventi „pli grandajn” lernejojn, te. dirite per hodiaŭa lingvo: povu plulerni. En 18-a jarcento la vilaĝo Lábatlan kunmetiĝis el tri vilaĝopartoj: Granda kaj Malgranda Lábatlan kaj Biczfurt. En Granda Lábatlan loĝis „urbariaj” servutuloj, kaj en Malgranda Lábatlan loĝis „kurialaj” nobeloj. Ĝis 1852, kiam okazis la parceligo, Piszke apartenis al Lábatlan. En ĉi tiu tempo Piszke ankoraŭ ne havis preĝejon, kaj ĝia knabineklezio apartenis al patrineklezio de Nyergesújfalu. La loĝantaro de Piszke ekonomis per vinberkultivado, per ŝtonminado kaj per kalcinado de kalkŝtonoj. En la revoluciaj movadoj de 1848/49 partoprenis ankaŭ la loĝantoj de niaj vilaĝoj. Por la libereco batalis el la nobelaj familioj Jozefo kaj Ladislao Reviczky kiel patrujdefendanta centuriestro, de la servutuloj Francisko Becsei kiel kaporalo, Samuelo Közi Kapu kaj Andreo Timár kiel patrujdefendantuloj plue Stefano Ollé kiel nacigardisto.

En la dua duono de la 19-a jarcento komenciĝis granda evoluo en la vilaĝoj. En la jaro 1868 fondiĝis ĉi tie la unua cementofabriko en la hodiaŭa Hungario. (La unua cementa fabriko de la granda, tiama Hungario troviĝas en Beoĉin, hodiau Serbio.) La bonaj laboreblecoj altiris la nenionhavantajn homojn de la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ eksterlandaj fakuloj alvenis, kaj la nombro de laboristaro kontinue pligrandiĝis. La cementa fabriko aĉetis la arbaron ĉirkaŭ la monto Bersek, ĉar la ĉi tie trovita marno estis avantaĝa por la fabrikado de portlanda cemento tiam inventita. Pro la granda evoluo la loĝantaro de ambaŭ vilaĝoj duobliĝis. En la jaro 1907 fondis Miskolci kaj sia partnero iliajn azbestocementan kaj paperan fabrikojn. De 1925 produktis ĉi tiu fabriko nur paperon. Fabrikiĝis tie papera vato, papero por gazetoj kaj pakaĵado. Alia granda uzino de Piszke estis la ŝtonformiga uzino, kiu prilaboris ŝtonon minitan en la najbara vilaĝo Süttő por kovraĵo- kaj ornamŝtono. La unua mondmilito postulis 50-60 viktimojn en la du vilaĝoj. En la jaroj 1920-30-aj migris multaj laboristoj kune kun iliaj familioj en la okcidentajn landojn pro persekutadoj kaj pro la laborlokmanko en la vilaĝoj, el inter kiuj kelkaj returnis post la milito. En 1944 el Lábatlan kaj Piszke la juda loĝantaro estis kolektita kaj fortrenita en Germanion, el kiuj returnis nur kelkaj personoj. La 2-a mondmilito postulis multajn viktimojn kaj en la fronto kaj ĉi tie hejme dum la bataloj, kiuj finiĝis je la 26-a de marto 1945.

En la komenco de la socialista epoko la fabrikoj kaj uzinoj estis alŝtatigataj. En tiu tempo estis fondita nova uzino, la fabriko de ŝtalbetonaj prefabrikatoj. En 1950 estis ambaŭ vilaĝoj unuigitaj sub la nomo Lábatlan. La uzinoj grandiĝis plu, kaj translokiĝis familioj el la tutaj partoj de la lando, kaj la loĝantaro plu kreskiĝis. La fabrikoj konstruis ilian loĝblokon, tiel estiĝis la loĝbloko Zrinyi ĉe la ŝtalbetona uzino, kaj la loĝbloko Zalka ĉe la cementa fabriko. En la 60-aj jaroj estis konstruita la nova paperfabriko, kies maŝinoj estis aĉetitaj el Finnlando, kaj ĉe la inaŭguro de la uzino ĉeestis la finna prezidanto Kekkonen. La paperfabriko konstruigis sian loĝblokon, tiel estiĝis la loĝbloko Piszke. Post la politika sistemŝanĝo la uzinoj estis privatigataj. La cementfabrikon aĉetis monda firmao Holderbank, hodiaŭ nomiĝas Holcim. La ŝtalbetona uzino havas germanan posedanton Fleiderer, kaj la paperfabriko estas en greka mano. Je la komenco de 90-aj jaroj la kalkuzino apartiĝis el la cementfabriko, kaj nun funkcias sub la nomo Calmit kiel membro de aŭstria grupo Hopfinger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]