Lánycsók
Lánycsók [lAnjĉOk], germane Lantschuk, kroate Lančug estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 25 km²
- Alto super marnivelo: 98–210 m
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0027/18.6282
- Loĝantaro: 2670
- Poŝtkodo: 7759
- Telefonprefikso: 69
Situo[redakti | redakti fonton]
Lánycsók situas parte sur ebenaĵo, parte sue deklivoj, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Pécs-Mohács. La lasta urbo troviĝas 5, Bóly 12, Villány 24, Bátaszék 27, Pécsvárad 29 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
Pli frue keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1093. La kampoj longe apartenis al episkopejo de Pécs. En 1710 pesto okazis, post unu jaro serboj, poste laŭvice germanoj, hungaroj, fine kroatoj alvenis. En 1849 pro ĥolero 59 da vilaĝanoj mortis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon, poste multe da serboj foriris al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Laŭ la popolnombrado en 1930 vivis en Lánycsók 2170 homoj, (1611 germanoj, 498 hungaroj, 43 kroatoj, 8 serboj kaj aliaj). En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. En 1946 multe da germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 1949 kolĥozo nomata Stelo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno (ankaŭ germane), lernejo, kulturdomo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1773
- paroĥo de 1760
- tombeja kapelo omaĝe al Dipatrino (Dolora Virgulino) de 1901
- monumentoj pri falintoj dum ambaŭ mondmilitoj
- sportĉambrego de 1992
Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]
Wiesloch, Germanio
Beli Manastir, Kroatio
Székelydobó, Rumanio
Csókfalva, Rumanio
Székelykeresztúr, Rumanio