László Acsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Acsay
Persona informo
Naskonomo Acsay László
Naskiĝo la  9-an de novembro 1905(nun 1905-11-09)
en Hungario Munkács (Hungara reĝlando)
Morto la 7-an de aŭgusto 1992
en Usono Novjorko (Usono)
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd • Madách Imre High School
Familio
Frat(in)o Tihamér Acsay
Edz(in)o Lujza Székely
Okupo
Okupo politikistoarkitekto
vdr

László Acsay [lAslO aĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Acsay László estis hungara arkitekto, politikisto, parlamentano. Lia nomo estis en Usono Acsay Leslie, lia frato estis Tihamér Acsay.

László Acsay [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 7-an de aŭgusto 1992 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Acsay frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris arkitektan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1929, fine li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Dum la studentaj jaroj li partoprenis en la studentaj movadoj kaj li aliĝis al etbienula partio. Li laboris en la ĉefurba municipo inter 1930 kaj 1941 poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li trudemeritiĝis. En 1945 li estis elektita parlamenta deputito. Li daŭris la laboron en la ĉefurba arkitekto kaj li havis ankaŭ postenojn en la partio. En 1947 li denove estis elektita parlamentano, tamen la komunistoj false neniiĝis la mandaton. Evidentiĝis, ke en Hungario okazos diktaturo, tial li kun sia edzino translokiĝis al Usono, kie li partoprenis en la hungara movado kaj li kontribuis arktektajn artikolojn angle.

Lia edzino estis Lujza Székely.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hogyan építsünk? (1927)
  • Az álláshalmozás és az ifjúság (1932)
  • Save the Splendor of Budapest. Highlights from Budapest 2000 Years. (1965)
  • Ipartelepek építészete (1966, kun aliaj)
  • Egy centenárium, és ami mögötte van… A magyar építészet az orosz megszállás alatt. (1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.