László Alföldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Alföldi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1928 (1928-09-23)
en Tiszadob
Morto 5-an de majo 2015 (2015-05-05) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Lajos Alföldi
Okupo
Okupo geologo
vdr

László Alföldi [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alföldi László estis hungara geologo, hidrologo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Lajos Alföldi.

László Alföldi[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1928 en Tiszadob, li mortis la 5-an de majo 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Alföldi akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952, li doktoriĝis samloke post ses jaroj. Li eklaboris jam post la diplomo en signifa ŝtata oficejo. Inter 1956 kaj 1964 li esploris akvon en Mongolio. Hejmenveninta li havis altajn postenojn en pluraj oficejoj kaj li respondecis pri la akvoesploro; en 1985 li estis institutestro. Li ankaŭ instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto (1969-1973), Universitato Loránd Eötvös (1973-1994), fine en Universitato de Okcidenta Hungario. Intertempe li kandidatiĝis en 1978, doktoriĝis en 1989 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1991, sed li instruis plu. Li ricevis premiojn inter 1986-2006. Ekde 1951 li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1953 kaj 1960.

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A felszínalatti vizek védelmének hidrogeológiai alapjai (1989)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Abráziós diszkordancia nyomai a sajóvölgyi barnakőszéntelepek fedőjében (1959)
  • A vízgazdálkodás jelenének, jövőjének kérdőjelei (1999)
  • Árvíz, belvíz, talajvíz (2000)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hidrogeológia (1971)
  • Környezetvédelemmel kapcsolatos feladatok a felszínalatti vízkutatásban (1976)
  • Budapesti hévizek = Termal'nye vody Budapešta = Thermal waters of Budapest (1979)
  • Kiinduló helyzetkép természeti erőforrásainkról és azok hasznosításáról (kunaŭtoro, 1983)
  • Bányászati karsztvízszint-süllyesztés a Dunántúli-középhegységben. Rekviem a Dunántúli-középhegység karsztvízszint alatti bányászkodásáért (kunaŭtoro, 2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]