László Beöthy (teatrestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Beöthy
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1873 (1873-04-13)
en Budapeŝto
Morto 7-an de majo 1931 (1931-05-07) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Zsolt Beöthy vd
Patrino Szidi Rákosi vd
Gefratoj Zsigmond Beöthy vd
Edz(in)o Sári Blaha vd
Parencoj Zsigmond Beöthy vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Beöthy [lAslO bOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beöthy László estis hungara teatrestro, verkisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis szlováni, lia avo estis Zsigmond Beöthy, lia patro estis Zsolt Beöthy, lia patrino estis Szidi Rákosi, lia filino estis Lídia Beöthy.

László Beöthy [1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de aprilo 1873 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Beöthy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1891 li estis ĵurnalisto, sed li verkis ankaŭ novelojn, poemojn, teatraĵojn. En 1898 li estis nomumita teatrestro de Teatro Magyar, inter 1900-1902 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1903 li fondis novan teatron. En 1907 li denove estis teatrestro de Teatro Magyar, kiun poste aĉetis. En 1918 oni fondis truston el pluraj teatroj, li estis prezidanto de la trusto. Pro la inflacio la trusto bankrotiĝis, en 1924 li retiriĝis. Tamen inter 1926–1928 li transprenis la estrecon de Teatro Belvárosi, sed li jam ne povis savi ĝin de la bankroto.

Lia unua geedziĝo daŭris inter 1897-1900 (kun filo), poste li denove edziĝis, el tiu geedziĝo filino naskiĝis.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A rózsaleány (1893) - opereto
  • Két lány, egy legény (1895) - romano
  • A három Kázmér dramo prezentita en 1896
  • Asszonyok a kaszárnyában és egyéb elbeszélések (1898) - novelaro
  • Kovácsné dramo prezentita en 1903
  • Forgószél kisasszony (1903) - komedio

Aliaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Br. Eötvös József, mint regényíró (Győr, 1892)
  • Sárga liliom - filmo - kunreĝisoro kaj aktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]