László Bogsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bogsch
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1906 (1906-09-28)
en Hunedoara
Morto 19-an de februaro 1986 (1986-02-19) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • universitata instruisto
vdr

BOGSCH László (bogŝ) hungara paleontologo, universita profesoro. li naskiĝis en Vajdahunyad la 28-an de septembro 1906 kaj mortis en Budapeŝto la 19-an de februaro 1986.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bogsch havigis diplomon pri biologio-kemio en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste en 1929 li doktoriĝis. Iom de tempo li laboris en Szeged; ekde aŭtuno de 1929 li venis en la Geologian Instituton de budapeŝta universitato kiel asistanto. En 1936-37 li studis paleontologion kiel stipendiulo en Vieno kaj Berlino; en 1938 li iĝis adjunkto, en 1939 privatprofesoro. En 1946 li iĝis profesoro de la Paleontologia Instituto, en 1955 katedrestro universitata docento, en 1958 katedrestro universitata profesoro ĝis sia pensiĝo en somero de 1973. Li estis prezidanto de la Paleontologia Faksekcio de Asocio Hungarlanda pri Geologio en 1963-66, inter 1981-85 prezidanto de la Scienchistoria Faksekcio, ekde 1974 ĝis sia morto honora prezidanto de la Hungara Karst- kaj Grotesplora Asocio.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1973 - Memorringo de Hungarlanda Geologia Asocio,
  • 1981 - Premio MTESZ.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • A Föld harmadkora (Bp., 1939);
  • Földünk története (Bp., 1943);
  • A Föld kialakulása és fejlődése (Bp., 1948);
  • A Kárpát-medence fejlődéstörténete és földtani felépítésének vázlata (Bp., 1948);
  • A magyar föld története (Bp., 1953);
  • Általános őslénytan (Bp., 1968).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.