László Buga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dr. László Buga (1958)

László BUGA [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buga László estis hungara kuracisto, higienisto. Lia origina familia nomo estis Bukovszky.

Memortabulo pri László Buga: Municipo de Ebed salutas memore al famulo de la vilaĝo D-ro Ladislao Buga per tiu ĉi memortabulo okaze de la naskiĝo antaŭ cent jaroj; oni digne nomumas lin kuracisto de la nacio. „Mi gardas la sanon laŭ nomo de la sano, aŭ restaĵon de la sano, eĉ ruinojn de la sano” László Buga Ebed 2006

László Buga [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1906 en Ebed (nuntempa Obid en Slovakio)). Li mortis la 9-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Buga akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1938. Post siaj studoj li kuracadis province. Inter 1951 kaj 1957 li laboris en la ministerio pri sano, poste li denove kuracadis. Li atingis la rangon ĉefkuracisto en 1959. Li pensiuliĝis en 1969.

Komence li verkis ankaŭ poemojn kaj novelojn, tamen li atingis tutlandan konatecon pro artikoloj en gazetoj (ekde 1962), eĉ li havis konstantan rubrikon "Kuracistaj konsiloj" en Hungara Radio dum 35 jaroj. Li ricevis premion en 1978.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dalol az orvos, mesél a kórház (Kantas la kuracisto, fabelas la hospitalo, (1941) - poemoj
  • Riadalom (1944) - novelaro
  • Engedd megszületni gyermeked! (1952)
  • A jó egészség könyve (Libro de la bona sano), (1961)
  • Gyógyító szó (Saniga vorto), (1969) - elektitaj paroladoj en la radio
  • Orvosnaplóm még mindig írom (1983) - elektitaj kontribuoj, rememoroj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Ebed

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.