László Buza (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Buza
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1914 (1914-02-11)
en Kluĵo
Morto 5-an de majo 1987 (1987-05-05) (73-jaraĝa)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Buza (juristo)
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BUZA László estis hungara bestokuracisto, fakulo pri fiŝ- kaj abelmalsanoj naskiĝinta en Koloĵvaro 11-an de februaro 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de majo 1987. Lia patro estis László Buza (juristo).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Buza diplomitiĝis en 1937 en bestokuracista fakultato en Budapeŝto. Li estis samloke asistanto (1937–1940), lektoro (1940–1946) en la katedro pri epidemio kaj bakterologio. Ekde 1946 ĝis 1952 li laboris en Békéscsaba kiel bestokuracisto, poste en Debrecen li estis laboratoriestro-ĉefkuracisto en la Instituto pri Bestosanafero. Ekde 1957 li laboris en la Instituto Tutlanda pri Bestomalsanafero, kie inter 1966 kaj 1980 li estis sekciestro de la Sekcio pri Fiŝ-kaj Abelmalsanoj.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1968 insigno orkrona de Magyar Agrártudományi Egyesület,
  • 1975 insigno Kálmán Sőtér.

Fontoj[redakti | redakti fonton]