László Csaba Szarka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Csaba Szarka
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1954 (1954-04-23) (69-jaraĝa)
en Derecske
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Miskolc
Okupo
Okupo terfizikisto
vdr

László Csaba Szarka [lAslO ĉaba sarka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarka László Csaba, ofte nur Szarka László estas hungara terfizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2013, ordinara en 2019) de Hungara Scienca Akademio.

László Csaba Szarka [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1954.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Csaba Szarka frekventis universitaton en Miskolc inter 1972-1977, poste li laboris en terfizika instituto en Sopron. En 1982 li doktoriĝis antaŭ la universitato, poste antaŭ la akademio en 1997. Inter 1997-1999 li instruis en universitato en Parizo. Hejmenveninta li profesoriĝis en Miskolc. Ekde 2001 li instruas en universitato en Transdanubio. Li redaktas fakrevuon Acta Geodetica et Geophysica Hungarica. Li ricevis premiojn inter 1988-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Potenciáltérképezés analóg modellezése (1978)
  • Analogue modelling of DC mapping methods (1984)
  • Háromdimenziós földtani szerkezetek geofizikai leképezésének lehetőségei elektromágneses kutatómódszerekkel (1994)
  • Early analogue modeling experiments and related studies to today’s problems of geo-electromagnetic exploration (2009)
  • Környezetipar, újraiparosítás és regionalitás Magyarországon (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.