László Domahidy (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Domahidy
László Domahidy
László Domahidy
Persona informo
Naskonomo Szabó László
Naskiĝo 10-an de julio 1920 (1920-07-10)
en Debrecen
Morto 1-an de septembro 1996 (1996-09-01) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano László Domahidy (pli juna)
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

László Domahidy [lAslO domahidi] (pli aĝa), laŭ hungarlingve kutima nomordo Domahidy László estis hungara operkantisto (baso). Lia filo estis la samnoma László Domahidy (pli juna).

László Domahidy[1] naskiĝis la 10-an de julio 1920 en Debrecen, li mortis la 1-an de septembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Domahidy frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, lia instruisto estis Erzsébet Hoór Tempis. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1941. Li debutis en Operejo de Kolozsvár (tiutempe apartenanta al Hungario). Inter 1947 kaj 1980 li kantis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li estis ankaŭ gastokantisto de operejoj de Eŭropo kaj Azio. Li kantis ankaŭ popolkantojn, li estis ankaŭ voĉoaktoro por basaj kantoj kaj li ricevis kelkajn filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1956-1985 (ankaŭ eksterlandajn).

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Délibáb minden mennyiségben (1962)
  • A palacsintás király (1973, televida)
  • Zenés TV színház (1971-1991, televida serio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]