László Hegedűs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1814 (1814-11-13)
en Sárospatak
Morto 28-an de februaro 1884 (1884-02-28) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • kalvinana pastro
vdr

László Hegedűs [lAslO hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs László estis hungara pastro kalvinana, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1860). László Hegedűs [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1814 en Sárospatak. Li mortis la 28-an de februaro 1884 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hegedűs frekventis altlernejon en sia naskiĝurbo. Li ekinstruis en 1838, sed post monatoj li plulernis en Berlino. En la sekva jaro li pastriĝis. En Sárospatak li konatiĝis kun János Erdélyi, ili kune laboris por efika instrua sistemo. Inter 1875-1878 li estis deputito parlamenta, kie li okupiĝis pri la instruado.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Abc és elemi olvasókönyv, népiskolák számára (Abc kaj fundamenta lernolibro), 1853, poste sepfoje eldonita
  • Vezérkönyv a magyar nyelv tanításában (Gvidlibro por instrui de la hungara lingvo), 1855, poste dufoje eldonita
  • Magyar nyelvtan algymnasiumok számára (Hungara gramatiko por gimnazianoj), 1855

Fontoj[redakti | redakti fonton]