László Jámbor
László Jámbor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1911 en Mende |
Morto | 1-an de majo 1995 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Jámbor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jámbor László estis hungara operkantisto (baritono).
László Jámbor naskiĝis la 18-an de majo 1911 en Mende - mortis la 1-an de majo 1995 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Jámbor lernis kantadon en Romo. Li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1937, kie li kantis ĝis 1974 (malofte ankaŭ post la emeritiĝo). Dum sia kariero li rolis ankaŭ en diversaj eŭropaj urboj. Li ricevis premion Kossuth en 1963, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – en tiu opero li debutis
- Giacomo Puccini: Tosca — Scarpia
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore (La trubaduro) – grafo Luna; Rigoletto - titolrolo
- Gioacchino Rossini: Vilhelmo Tell – titolrolo
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg – Hans Sachs; Tannhäuser (opero) – Wolfram; Lohengrin – Telramund