László Jakóby
László Jakóby | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de aŭgusto 1897 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Lúzsna |
Morto | la 4-an de septembro 1957 en Hungario Budapeŝto |
László Jakóby [lAslO jakObi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jakóby László, estis hungara metalurgo. Lia familia nomvarianto estis Jakoby [jakobi].
László Jakóby[1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1897 en Lúzsna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Liptovská Lúžna en Slovakio), li mortis en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Jakóby maturiĝis en Selmecbánya en 1914, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, pli poste li akiris metalurgian diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1924. Post la diplomo li laboris jaron en Miskolc, poste li estis ĉefinĝeniero en fabriko de urbo Csepel la universitato. En 1931 li malfermis privatan metalurgian kontoron kun entrepreno, kiu jam ne povis funkcii pro la komenciĝanta socialismo en 1949. Li laboris plu en instituto ĝis sia morto. Intertempe li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro fokusiĝis al la sabloj uzataj en gisado, krome al metaloj, alojoj. Li ricevis premion en 1947.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A fémöntödei homokokról. (1926)
- Az ólombronzcsapágyak metallurgiája. (1935)
- A magyar magnézium-kohászat. (1942)
- A magnézium és ötvözeteinek olvasztása és öntése. (1948)
- Könnyűfémek kovácsolása. (monografio, kunaŭtoro, 1951)
- Fehérfémhulladékok feldolgozása. (monografio, 1953)
- A magyar szoboröntészet – műöntészet – története. 1–6. (1957)
- A Bányászati és Kohászati Lapok alapítása és fejlődése az Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület megalakulásáig. (1992)