László Jakucs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Jakucs
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1926 (1926-01-21)
en Sarkad
Morto 1-an de decembro 2001 (2001-12-01) (75-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo László Jakucs
Okupo
Okupo geologo • universitata instruisto • speleologo
vdr

László Jakucs [lAslO jakuĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakucs László estis hungara speleologo, geologo, altlerneja instruisto. Lia frato estis Pál Jakucs.

Memortabulo pri Pál kaj László Jakucs

László Jakucs[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1926 en Sarkad, li mortis la 1-an de decembro 2001 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Jakucs maturiĝis en kalvinana gimnazio en Debrecen en 1945, poste li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Jam dum la studentaj jaroj li amatore partoprenis en trovoj de kavoj. En la sekva jaro li plustudis en geologia instituto en Moskvo, post la hejmenveno li laboris en simila instituto en Budapeŝto. Estis li, kiu en la mondo la unua trovis kavernon science ĉe Aggtelek en 1952. Tie estis rojo, kiu malaperis en la teron. Li farbis la akvon kaj la farbo aperis en for en fonto. Li konstatis eblan groton, kiun fine li trovis. Inter 1953 kaj 1963 li estis direktoro de kavoj, grotoj en Aggtelek. Intertempe li doktoriĝis en Universitato Lajos Kossuth en 1958 kaj kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1961. Li estis docento (1963–1971), profesoro (1971–1991), katedrestro (1964–1991) en Universitato Attila József. Li iĝis akademia doktoro en 1970. Li vojaĝis al Kubo en 1969, al Slovenio en 1990. Li ricevis plurajn premiojn, memormedalojn. Li edziĝis dufoje pro eksedziĝo, la unua edzino naskis filinon en 1950, la dua gefilojn en 1955 kaj 1957.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vizsgálatok az aggteleki karsztokon (1959)
  • Általános karsztgenetikai, morfológiai és hidrográfiai problémák vizsgálata az aggteleki karszton. I–II. (1960)
  • A karsztfejlődés varianciáinak genetikus rendszere (1969)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A barlangok keletkezése (1947)
  • Aggteleki Cseppkőbarlang (libro, 1952)
  • Adatok az Aggteleki hegység és barlangjainak morfogenetikájához – A barlangi árvizekről (1956)
  • Aggtelek és környéke (gvidlibro, 1957, 1961)
  • A Békebarlang gyógyhatásvizsgálatának első eredményei (1959)
  • Felfedező utakon a föld alatt (1959; germane: 1961; ruse: 1963)
  • Általános ismeretek. A barlangok képződése. – A barlangfeltárás elmélete. (libro, 1962)
  • Cseppkőország mélyén (1964)
  • Morphogenetik der Karstlandschaften (1967)
  • The Role of Climate in the Quantitative and Qualitative Control of Karstic Corrosion (1970)
  • Kubai barlangok (1970)
  • A karsztok morfogenetikája. A karsztfejlődés varienciái. (monografio, 1971; angle: 1971, 1977, ruse: 1979)
  • Aggteleki karsztvidék (gvidlibro, 1975)
  • Magyarország nevezetes karsztjelenségei (1979)
  • A Duna–Tisza köze műholdas földtudományi kutatása (1982)
  • Szerelmetes barlangjaim (1993)
  • A korzikai gránittafonik morfogenetikai problémái (kunaŭtoro, 2000)

Elektitaj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • Általános természeti földrajzi gyakorlatok (1967, 15-a eldono en 1995)
  • Általános természetföldrajz. I. A földrajzi burok kozmogén és endogén dinamikája. (1990, 1992, 1997)
  • Természetföldrajz. I. köt. A Föld belső erői. II. köt. A Föld külső erői (1993–1995)

Lia filmo[redakti | redakti fonton]

  • Aggtelek (1954)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Sarkad (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]