László Kandó
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
László Kandó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kandó László |
Naskiĝo | 14-an de junio 1886 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de oktobro 1950 (64-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
László Kandó [lAslO kandO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kandó László estis hungara pentristo, karikaturisto, altlerneja instruisto.
László Kandó [1] naskiĝis la 14-an de junio 1886 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de oktobro 1950 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Kandó akiris diplomon en akademio en Parizo, sed somere li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya). Lia plej grava franca instruisto estis Jean-Paul Laurens. En 1912 li aliĝis al Artistkolonio (Kecskemét). Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. Dum la pacaj tempoj li pentradis portretojn kaj pejzaĝojn, sed li estis vaste konata, kiel karikaturisto. En 1933 li ekinstruis en Hungara Belarta Altlernejo, kie li estis rektoro en 1943 kaj inter 1945–1947.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- ekde 1907
- 1921-22 Budapeŝto (kolektaĵa)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Asztali csendélet
- Műteremsarok
- Férfifej
- Tóparti táj
- Tájkép
- Tátralomnic