László Kordos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kordos
László Kordos
László Kordos
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1950 (1950-05-23) (73-jaraĝa)
en Mezőcsát
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • universitata instruisto
vdr

László Kordos [lAslO kordoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kordos László estas hungara geologo, paleontologo, speleologo, altlerneja instruisto, institutestro.

László Kordos[1] naskiĝis la 23-an de majo 1950 en Mezőcsát.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kordos maturiĝis en geologia mezlernejo en Budapeŝto en 1969, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1974. En la sekva jaro li akiris geologian diplomon en Scienca Universitato Attila József, fine li doktoriĝis en la Universitato Lajos Kossuth. Ekde la unua diplomo li eklaboris en la geologia instituto en Budapeŝto, kie li estis institutestro inter 2006-2010. Ekde 1975 li ankaŭ instruis en la Universitato Lajos Kossuth, ekde 1976 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ekde 1997 en Universitato Reĝo Sankta Stefano, ekde 2010 en Universitato de Okcidenta Hungario. Intertempe li kandidatiĝis en 1984, doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1993, la habilitiĝo okazis en 1996. Li okupiĝis pri kavernoj, prahomoj kaj prasimioj. Li ricevis premiojn inter 1981-2014 kaj dufoje li ricevis stipendiojn. Li estas eksedziĝinta, lia edzinon naskis filon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az első ötvenmillió év (1985)
  • Az emberiség kezdetei (1989)
  • A diósgyőri vár és környéke (1979)
  • Magyarország barlangjai (kunaŭtoro, 1984)

Elektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • A budai Várhegy és a Várbarlang földtani viszonyairól (1969)
  • Jelentés a Vártetői-barlangban és a Fényeskő II.sz. víznyelőbarlangban végzett üledékföldtani vizsgálatokról (1975)
  • Some New Late Cenozoic Chronological Data from Hungary Tested by Thermal Analysis Method (1985)
  • A rudabányai ősmajmok: Rudi és társai (1993)
  • Dinoszauruszok a Mecsekben (2004)
  • Állatcsontok és szájpatológiás esetek Balatonudvari avar- és honfoglalás kori temetőjében (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-01. Alirita 2020-01-01.