László Lénárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Lénárd
László Lénárd. 2017.
László Lénárd. 2017.
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1944 (1944-10-26) (79-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo kuracisto • nervobiologo
vdr

László Lénárd [lAslO lEnArd], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lénárd László estas hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

László Lénárd [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1944 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Lénárd frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, kie li ricevis diplomon en 1969. Li eklaboris en la universitata hospitalo. Li plulernis en Budapeŝto en 1980. En la sama jaro li atingis la doktoran rangon CSc, poste DSc en 1989. Li instruis en la Universitato de Pécs inter 1990-1997, poste li estis vicrektoro dum 3 jaroj, fine rektoro inter 2003-2007. Li studvojaĝis ekzemple en 1973 en Erevano, en 1977 en Bostono, en 1989 en Parizo. Li okupiĝas pri nervaj funkcioj kaj mekanismoj. Li partoprenas en redaktadoj de periodaĵoj, ekzemple Neurobiology.

Li havas edzinon. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1988-2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. Web of Science. www.webofscience.com. Alirita 2021-07-23.
  2. Lénárd László. Science Direct.
  3. Találatok - mokka.hu. www.mokka.hu. Alirita 2021-07-23.
  4. [2]