László Lux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Lux
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1909 (1909-07-15)
en Budapeŝto
Morto 30-an de aprilo 2002 (2002-04-30) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Planetarium Budapest
vdr

László Lux [lAslO luks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lux László estis hungara arkitekto, subministro, altlerneja instruisto.

László Lux[1] naskiĝis la 15-an de julio 1909 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de aprilo 2002 en Budapeŝto.

Preseja sidejo (meze) laŭ Placo Blaha Lujza fare de László Lux
Planetario fare de László Lux

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Lux akiris arkitekturan diplomon en teknikuniversitato, poste li laboris kaj enlande kaj eksterlande. En komenco de la socialismo la limoj fermiĝis, tial Lux aliĝis al "konstruo de komunismo". Inter 1949-1953 li estis entreprenestro, kie laboris 1300 homoj. Inter 1953 kaj 1961 li estis subministro. Tiutempe oni konstruis amase unuecajn loĝejojn por laboristoj. Lux favoris la pli variajn loĝejojn, tial li forlasis la ministerion kaj inter 1961-1980 li instruis en la Teknikuniversitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro inter 1961-1976, inter 1964-1967 vicrektoro. Intertempe en 1974 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li retiriĝis en 1991. Li ricevis premion Kossuth en 1953, aliajn malpli valorajn premiojn inter 1950-1978.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fabrika infanĝardeno (1947, Budapeŝto)
  • preseja sidejo (jam malkonstruita) (1950, kunarkitekto, Budapeŝto)
  • planetario (1977, kunarkitekto, Budapeŝto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]