László Maróthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Maróthy
László Maróthy (1982)
László Maróthy (1982)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1942 (1942-12-25) (81-jaraĝa)
en Szeghalom
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo politikisto
vdr

László Maróthy [lAslO marOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maróthy László estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo.

László Maróthy [1] Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de decembro 1942 en Szeghalom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Maróthy frekventis agrikulturan altlernejon en Gödöllő ricevinta agronomian diplomon. Li aliĝis al la komunistoj en 1965, poste li havis ĉefe partiajn postenojn. En la 1970-aj jaroj li havis jam signifajn partiajn postenojn. Inter 1980 kaj 1984 li estis partiestro de Budapeŝto, poste vicĉefministro ĝis 1987, poste ministro pri medio kaj akvo ĝis 1989. Inter 1981 kaj 1990 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Antaŭ fino de la socialismo li estis akre atakita pro mediaj kaj akvaj problemoj, tial poste li plene forlasis la politikon spite tion, ke onidire li estis ŝatata de János Kádár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]